Preĝejo martiro Sankta Georgo (Dozmat)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa kirko martiro Sankta Georgo
Kirko martiro Sankta Georgo en Dozmat
Kirko martiro Sankta Georgo en Dozmat
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dozmat
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Statuso paroĥa kirko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La kirko martiro Sankta Georgo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Dozmat.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi preĝejo estis konstruita en la 12-a aŭ en la sekva jarcento, sed arkeologoj trovis restaĵojn de romia vilao en la fundamento kaj tuj apude restaĵon de remparo, kiu estis konstruita antaŭ la kirko. La unua mencio okazis en 1453. La konstruaĵo bruliĝis en 1690, en 1707 ĝi estis rekonstruita plejparte en baroka aspekto. La orgeno alvenis en 1925. Dum la 2-a mondmilito la kirko ricevis signifajn trafojn. Vera renoviĝo okazis en la 1990-aj jaroj, kiu daŭris ĝis 2014.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en mezo de tombejo. En mezo de la fasado la turo altiĝas kaj reliefas, malsupre estas la enirejo. La navo estas brikoforma, apude la sakristio kaj ĉe la fino la oklatera absido troviĝas. Sub la navo estas kripto. Interne la ĉefaltaro kaj 2 flankaj altaroj estas barokaj. La plej valora ligna malfrugotika skulptaĵo estas Sankta Maria kun Jesuo el la 1460-aj jaroj.

Kermeso okazas en la 24-an de aprilo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]