Saltu al enhavo

Kirkwall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirkwall
small burgh (en) Traduki (1930–1975)
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo KW15
Demografio
Loĝantaro 7 420  (2016) [+]
Loĝdenso 2 044 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 58° 59′ N, 2° 58′ U (mapo)58.981111111111-2.96Koordinatoj: 58° 59′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Areo 3,63 km² ( 363 ha) [+]
Kirkwall (Orkadoj)
Kirkwall (Orkadoj)
DEC
Situo de Kirkwall
Kirkwall (Skotlando)
Kirkwall (Skotlando)
DEC
Situo de Kirkwall

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kirkwall [+]
v • d • r

Kirkwall (insula skote : Kirkwaa; norene : Kirkjuvágr; gaele Baile na h -Eaglais [1]) estas la plej granda urbo en la Orkadoj en Skotlando kaj la ĉefurbo de la insulo Mainland, la plej granda el la Skotaj Orkadoj, kaj en 2016 havis 7420 loĝantojn [2]. La urbo kuŝas ĉe istmo [3].

De ĉi tie ekzistas pramligoj al la plej multaj el la nordaj Orkadoj kaj al Aberdeen [4]. Ne malproksime de la urbo troviĝas samnoma flughaveno.  

Laŭlonga flanka vido de la katedralo de Sankta Magnus, kiu superregas la ĉiellinion de Kirkwall

La ejo antaŭe estis la sidejo de mezepoka setlejo fondita antaŭ preskaŭ 1,000 jaroj. La urbo unue estis menciita en la Orkadoj-Insuloj Sagao en la jaro 1046. La haveno estas centra al la urbo kaj hodiaŭ la urbo estas nabo por transporto per pramoj al multaj lokoj ĉirkaŭe. Centre situanta en la urbo estas katedralo Sankta Magnus (St. Magnus Cathedral), kie konstrulaboroj komenciĝis en 1137, kaj estis konstruita de Ragnvald Orknøyjarl honore al sia onklo Magnus Erlendsson, kiu estis deklarita sanktulo post martiriĝo. Efektive, la katedralo estas "norvega" konstruaĵo kaj la plej potenca monumento al la norvega periodo de la Orkadoj. Dum ĝia skota periodo, laŭ deklaro de Jakobo la 3-a, la urbo oficiale iĝis reĝa urbo, nomata angle The City and Royal Burgh of Kirkwall., kaj ĝia urbocentro estis voĉdonita la plej bela ĉefstrato de Skotlando en publika enketo en 2019.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ "The Place Names of Orkney".
  2. ↑ Scotland's Census - Area Overview. Alirita 5 August 2023 .
  3. ↑ Kirkwall: the bustling capital of the Orkneys (19 August 2022). Alirita 28 September 2022 .
  4. ↑ A Guide to Scotland's Main Islands 22 July 2020. Arkivita el la originalo je 4 April 2021. Alirita 28 February 2021 .
  5. ↑ Kirkwall Port. Orkney Islands Council Harbour Authority. Arkivita el la originalo je 10 August 2018. Alirita 9 August 2018 .
  6. ↑ Cruise Ships. Orkney Islands Council Harbour Authority. Arkivita el la originalo je 12 September 2017. Alirita 2017-09-12 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]