Ciro la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kiro la 2-a (Persio))
Saltu al: navigado, serĉo
Ciro
la 2-a
Ciro
Ciro
Persona informo
Nomo Ciro la 2-a
Dato de naskiĝo 1-a de januaro -590 [#]
Loko de naskiĝo Anŝan [#]
Dato de morto 1-a de januaro -529 [#]
Loko de morto Sirdarjo [#]
Okupo reganto
Aĝo je morto 61
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Ciro la 2-a (Kūruš; en moderna persa lingvo: کوروش بُزُرگ Kuroŝ-e Bozorg, vivis ĉirkaŭ la jaroj 575 – 530 a. K.), ofte nomata Ciro la Granda [1] estis reĝo de la aĥemenida dinastio de Persio (inter la jaroj 559-530 a. K.)[2] kaj fondinto de la persa aĥemenida imperio.[3] La aĥemenida dinastio, en malnova persa lingvo Haksāmaniŝija, fondita de Ciro post venkado super la lasta meda reĝo (550 a. K.), etendigis sian regaĵon sur la centra ebenaĵo de Irano kaj granda parto de Mezopotamio: Liaj konkeroj ampleksiĝis al Medio, Lidio kaj Babilono, ekde la Mediteraneo ĝis la montoĉeno Hindukuŝo, kreante tiel la plej grandan imperion de tiu epoko. La imperio fondita de Ciro ekzistis dum pli ol ducent jaroj, ĝis ĝia fina konkero fare de Aleksandro la Granda en 332 antaŭ nia erao.

La regado de Ciro la 2-a daŭris inter 29 kaj 31 jarojn. Ciro konstruis sian imperion konkerante unue la Medan Imperion, poste la Lidian Imperion kaj poste la Nov-Babilonan Imperion. Antaŭ aŭ post Babilono, li gvidis ekspedicion en centra Azio, kiu rezultigis gravajn kampanjojn kiuj estis priskribitaj kiel enkonduko "en submetiĝon al ĉiu nacio senescepte"[4]. Ciro ne riskis en Egiptio, ĉar li mem mortis en batalo, kontraŭbatalante la masagetojn de Sirdarjo en 530 a.K.[5] Li estis sukcedita de sia filo, Kambizo la 2-a, kiu sukcesis aldoni pliajn teritoriojn al la imperio konkerante Egiption, Nubion, kaj Cirenion dum sia mallonga regado.

Ciro la 2-a respektis la morojn kaj religiojn de la landoj kaj teritorioj kiujn li konkeris[6]. Estas dirite en Tutmonda Historio, ke la rolo de la aĥemenida dinastio fondita de Ciro fontis en la sukcesa modelo je centralizita administrado kaj establiĝo de registaro laboranta por la avantaĝoj kaj profitoj de siaj subuloj.[3]. Fakte, la administrado de la imperio pere de satrapioj kaj la vivprincipo je formado de registaro ĉe Pasargado estis la verkoj de Ciro[7]. Kio foje estas konataj kiel la Edikto de Restarigo (fakte du ediktoj) priskribitaj en la Biblio kiel realigaĵoj de Ciro la 2-a lasis daŭran heredaĵon en la juda religio, kie, pro liaj politikoj en Babilono, estas referita en la juda Biblio (Malnova Testamento) kiel Mesio (Jesaja 44:24, 26-45:3, 13, "la sanktoleita"[8]), kaj estas la nura ne-judo tiel nomata[9].

Ciro la 2-a estas ankaŭ bone konata pro siaj atingoj rilate al homaj rajtoj, politiko, kaj armea strategio, same kiel la influo kiun li ekzercis sur orientajn kaj okcidentajn civilizojn. Origine el Persis, kiu temas pri la nuna moderna irana regiono Fars, Ciro ludis decidan rolon en difinado de la nacia identeco de moderna Irano[10][11][12] . Ciro kaj, efektive, la aĥemenida influo en la praa mondo ankaŭ etendiĝis ĝis Ateno, kie multaj atenanoj adoptis aspektojn de la pers-aĥamenida kulturo kiel sian propran, en reciproka kultura interŝanĝo[13].

Nomo[redakti | redakti fonton]

Standardo de Ciro la Granda

Ciro estas la esperantigita formo de lia nomo kiu eniris en la okcidentajn lingvojn pere de la greklingva nomo Κύρος (Küros), kiu samtmepe deriviĝas el la malnovpersa vorto Kūruŝ. En la moderna persa li nomiĝas کوروش Kuroŝ.

Pri ĝia etimologio, la klasikaj aŭtoroj Ktezio kaj Plutarko rilatigis ĝin kun la vorto ‘suno’, kvankam la modernaj aŭtoroj ĝenerale preferas rilatigi ĝin kun la vorto ‘juna’ aŭ ‘tiu kiu humiligas sian malamikon en parola disputo’. La kromnomo «la Granda» estas uzata en la grekaj fontoj, kiuj ankaŭ nomas lin «la Aĝa» (aŭ «la Pli aĝa»), por diferencigi lin de la posta Ciro la Juna.

Originoj[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo kie la reĝo Astjago sendas Harpagon mortigi la junan Ciron

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Ciro la 2-a estis filo de Kambizo la 1-a de Anŝano, de la aĥemenida dinastio, kaj, laŭ Herodoto, de Mandana, filino de la meda reĝo Astjago kaj de Arjenis, princino de la reĝlando Lidio.

Laŭ Herodoto, Astjago havis sonĝon kiu estis interpretita de lia kortego kiel prognozo ke lia nepo ribeliĝus kontraŭ li kaj iĝus la venonta reĝo. Pro tio ĉi, Mandano kiu estis graveda je Ciro estis alvokita reen al Ektabano kie la nepo estus mortigota de Harpago. Harpago delegis la taskon al Mitradato, unu el la sacerdotoj de Astjago kiu kreskigis la infanon kaj kiu diris ke la infano naskiĝis malviva. Kiam Ciro estis 10-jaraĝa, Astjago suspektis ke la konduto de la knabo estis tro nobla kaj intervjuis lin kaj Harpagon. Post la konfeso de Harpago, Astjago sendis Ciron reen al Irano por vivi kun siaj gepatroj. Tamen, Astjago alvokis la filon de Harpago, senkapigis lin, rostis kelkajn partojn boligante la reston kaj trompis Harpagon donante lian filon kiel manĝaĵon. Post la manĝado, la servistoj de Astjago alportis al Harpago la kapon kaj la ekstremaĵojn (brakoj kaj gamboj) tiel ke li povis ekkompreni ke li manĝis sian propran filon[14].

En alia versio, Ciro estis prezentita kiel la filo de malriĉa familio kiu laboris por la meda kortego. Tiuj homrakontoj estas, aliflanke, kontraŭdiritaj de la atestaĵo mem de Ciro, kiu estis antaŭita kiel reĝo de Irano fare de lia patro, avo kaj praavo[15]. Ĉe lia reveno, Ciro geedziĝis kun Kasandano, kiu estis aĥemenida kaj la filino de Farnaspo kun kiu li havis du filojn, Kambizo la 2-a kaj Smerdion kune kun tri filinoj, Atosa, Artistona, kaj Roksana[16] . Ciro kaj Kasanda amegis sin. Post ŝia morto, Ciro insistis pri publika funebro ĉie en la regno. La Kroniko de Nabonido deklaras ke Babilono funebris Kasandan dum ses tagoj (identigitaj de la 21a al la 26a de marto 538 a.K.). Post la morto de lia patro, Ciro heredis la persan tronon ĉe Pasargado kiu estis vasalo de Astjago. Rimarkindas ankaŭ ke Strabono diris ke Ciro estis origine nomita Agradato de siaj bogepatroj. Tial, verŝajne dum reunuigado kun lia origina familio, sekvante la nomkutimojn, la patro de Ciro, Kambizo la 1-a, nomas lin Ciro laŭ sia avo, kiu estis Ciro la 1-a.

Lia deveno el duflankaj, patra kaj patrina, reĝaj familioj povus doni al li certan legitimecon sur la tronoj de Medujo kaj Lidio, pro kio eblas supozi ke temas pri inventita oficiala propagando. Tamen, la dinastiaj aliancoj estis tre oftaj. La antaŭuloj de Ciro gvidis la persajn grupojn kiuj establiĝis en la montara regiono de la oriento de la antikva reĝlando Elamo (sudokcidento de nuna Irano) ekde komencoj de la 7a jarcento a.K, sub Aĥaemeno, legenda fondinto de la aĥemenida dinastio. Ili posedis la titolon «reĝo de Anŝano», urbo el forta elama tradicio, kaj ekde la 6a jarcento a.K. estis vasaloj de la reĝlando Medujo. La reĝa loĝejo de Ciro situis en Pasargado, proksime de Anŝano; sed eble ajm en tiu momento ekuziĝis Susa, alia urba centro de Elamo, kiel alterna ĉefurbo.

Dinastia historio[redakti | redakti fonton]

La persa dominado kaj regado en la irana altebenaĵo komencis per etendaĵo de la aĥemenida dinastio, kiu plivastigis sian pli fruan dominadon eventuale de la 9-a jarcento a.K. La eponima fondinto de tiu ĉi dinastio estis Aĥaemeno (en malnovpersa lingvo Haksāmaniŝ). La aĥemenidoj estas la posteuloj de Aĥaemeno, kiel Dario la Granda, la naŭa reĝo de la dinastio, spuras sian genealogion al li kaj deklaras "tial ni estas nomitaj aĥemenidoj". Aĥaemeno konstruis la ŝtaton Parsumaŝo en la sudokcidento de Irano kaj estis sukcedita de Tejspo, kiu adoptis la titolon "Reĝo de Anŝano" post kaptado de Anŝan-urbocentro kaj pligrandigado de sia regno por inkluzivi la Alparojn mem. Antikvaj dokumentoj mencias ke Tejspo havis filon nomitan Ciro la 1-a, kiu ankaŭ sukcedis sian patron kiel "reĝo de Anŝano". Ciro la 1a havis fraton kies nomo estas registrita kiel Arjaramno.

En 600 a.K., Ciro la 1-a estis sukcedita de sia filo Kambizo la 1-a, kiu regis ĝis 559 a.K. Ciro la 2-a estis filo de Kambizo la 1-a, kiu nomis sian filon laŭ sia patro, Ciro la 1-a[17]. Ekzistas pluraj surskriboj de Ciro la 2-a kaj pli postaj reĝoj kiuj nomas Kambizon la 1a la "granda reĝo" kaj "reĝo de Anŝano". Inter tiuj estas kelkaj fragmentoj en la Ciro-cilindro kie Ciro nomas sin "filo de Kambizo, granda reĝo, reĝo de Anŝano"[18]. Alia surskribo mencias Kambizon kiel "potenca reĝo" kaj "aĥemenida", kiu laŭ la scienca opinio estis gravurita sub Dario kaj konsiderita pli postan falsaĵon de Dario[19][20].

Tamen, Kambizo la 2-a kies patrinflanka avo estas Farnaspo estas nomita de Herodoto kiel "plia aĥemenido". La raporto de Ksenofono en Ciropedio plue nomas la edzinon de Kambizo kiel Mandano kaj mencias Kambizon kiel reĝon de antikva Irano. Tiuj konsentas kun la propraj surskriboj de Ciro, ĉar Anŝano kaj Parso estis malsamaj nomoj de la sama lando. Tiuj ankaŭ konsentas kun aliaj ne-iranaj raportoj, krom ĉe unu punkto de Herodoto deklarante ke Kambizo ne estis reĝo sed "perso el bona familio". Tamen, en iuj aliaj fragmentoj, la raporto de Herodoto estas malĝusta ankaŭ en la nomo de la filo de Ĉiŝpiŝo, kiun li mencias kiel Kambizo sed, laŭ modernaj akademiuloj, devus esti Ciro la 1-a.

La tradicia vido bazita sur arkeologia esplorado kaj la genealogio donita en la Behistun-surskribo kaj fare de Herodoto diras ke Ciro la 2-a estis aĥemenido. Tamen estis indikite de M. Waters ke Ciro estas neparenca al la aĥemenidoj aŭ Dario la Granda kaj ke lia familio estis el Tejspa kaj Anŝana origino anstataŭ la aĥemenida.

Ekspansio[redakti | redakti fonton]

Konkeroj de Ciro.

Konkero de Medujo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 559 a. K., Ciro la 2-a sukcedis sian patron Kambizo la 1-a. Laŭ Herodoto, Ciro ribeliĝis kontraŭ la meda suverenulo Astjago, kiun li sukcesis eltronigi post ricevo de la helpo de Harpago, komandanto de la meda armeo. Tiutempaj fontoj diras, subtenante tion kion Herodoto skribis, ke en la jaro 550 a. K. (Kroniko de Nabonido, aŭ Kroniko de Babilono N-ro 7),[21] aŭ 553 a. K. (Sipar-cilindro), Astjago atakis Ciron, sed li estis liverita al la reĝa perso de liaj trupoj mem. Ciro do prenis Ekbatanon, la meda ĉefurbo kaj translokigis ĝian trezoron al Persio.

Rimarkindas la ofteco per kiu Herodoto menciis medodevenajn generalojn en la militkampanjoj de Ciro, inter ili Harpago. Ekbatano iĝis la somera rezidejo de la persaj regantoj. Tamen, eblas trovi kontraŭpersiajn priskribojn en la tradicioj, elble el meda origino, kompilitaj de la greka historiisto Ktezio, kaj en la Behistun-surskribo, kiu priskribas ribelojn en Medujo ĉirkaŭ la jaro 521 a.K., ĉirkaŭ ok jarojn post la morto de Ciro.

Konkero de Lidio[redakti | redakti fonton]

Greka glaso kiu reprezentas la lidian reĝon Krezo, antaŭ ol esti bruligita sur ŝtipo laŭ ordono de Ciro.

Nur la okcidenta landimo de la areo el meda influo estis la rivero Haliso (Anatolio, nuna Turkio), kiu disigis ĝin de la reĝlando Lidio. Krezo, reĝo de Lidio, estis bofrato de la eltronigita Astjago, ekzistante do pergeedziĝa alianco inter la du regnoj. Laŭ Herodoto, li konsultis la orakolejo de Delfo pri la konveno aŭ ne ataki la persojn, kaj tiku ĉi respondis ke se li tion farus, li detruus grandan imperion[22] . Tial do, Krezo transiris la riveron Haliso kaj konfrontis Ciron en la batalo ĉe la rivero Haliso, ne atingante definitivan venkon por neniu el la du batalantoj. Krezo retiriĝis por pro la malvarmaj sezonoj kaj atendi kromfortojn e sia aliancito Amoso la 2-a de Egiptio kaj de la greka urbo Sparto, sed estis persekutita de la persoj ĝis lia ĉefurbo, Sardeso, kaj tie sieĝita. Sardeso falis kaj, ekbruligonte en la ŝtipo, la vivo de Krezo estis pardonita de Ciro. La granda imperio, detruita, estis sia propra imperio[23]

Tion ĉi rakontas Herodoto, kion oni devas singarde kredi. Tamen, la Kroniko de Nabonido informas ke en la somero de la jaro 547 a.K., Ciro «konkeris la landon Li[...]» kaj mortigis ĝian reĝon. La kojnoformaj simboloj kiuj reprezentas la konkeritan regnon ŝajnas esti «Lidio». La afero estas ke ĝi tute kontraŭas la rakonton de Herodoto: en la stacio pri la konkero de Sardeso kaj pri la morto de Krezo.[24]

La unuaj jaroj de la persa konkero de Lidio estis iom kaosaj[25]. Paktio, lidiano taskigita pri la trezoro de Sardeso, vidis ribelon kiu sieĝis Sardeson. Tiu ĉi ribelo estis subpremita de la satrapo Mazareso, kiu iom poste mortis. Lia sukcedinto Harpago gvidis la konkeron de la grekaj urboj de Malgranda Azio.[26]

Konkero de Babilono[redakti | redakti fonton]

La Aĥemenida Imperio sub la regado de Ciro ampleksiĝis ekde la nunaj Turkio, Israelo, Kartvelio kaj Arabio en la okcidento ĝis Kazaĥio, Kirgizio, la rivero Induso (Pakistano) kaj Omano en la oriento. Persio iĝis la plej ampleksa imperio en la konata historio.

Ĝis la jaro 540 a.K., Ciro konkeris Elamon kaj ĝian ĉefurbon, Suzo[27]. La Kroniko de Nabonido registras ke, antaŭ la batalo, Nabonido ordigis kulto-statuojn de malproksimaj periferiaj babilonaj urboj por esti alportitaj en la ĉefurbon, sugestante ke la konflikto komenciĝis eventuale en la vintro de 540 a.K..[28] Je la komenco de oktobro, Ciro batalis en la batalo de Opiso, proksime de la strategia ĉerivera urbo Opiso ĉe la Tigriso, norde de Babilono. La babilona armeo estis venkita, kaj la 10-an de oktobro, Siparo estis kaptita sen batalo, kun malmulto ĝis neniu rezisto de la loĝantaro[29] . Verŝajne Kiroso okupiĝis pri intertraktadoj kun la babilonaj generaloj por akiri kompromison sur ilia parto kaj tial eviti armitan konfrontiĝon. Nabonido restis en la ĉefurbo tiutempa kaj baldaŭ fuĝis al la ĉefurbo, Babilono, kiun li ne vizitis dum jaroj. Du tagojn poste, la 7-an de oktobro, la soldatoj de Gubaru eniris Babilonon, denove sen ia rezisto de la babilonaj armeoj, kaj arestis Nabonidon[30]. Herodoto klarigis ke por plenumi tiun atingon, la persoj uzis basenon fositan pli frue de la babilona reĝino Nitokriso por protekti Babilonon kontraŭ la medaj atakoj, devojigante la riveron Eŭfrato en kanalon tiel ke la akvonivelo falis "al la alteco de la mezo de la femuro de viro", kio permesis al la invadaj trupoj marŝi tra la fluejo por eniri en la urbon dum la nokto. La 29-an de oktobro, Ciro mem eniris en la urbon kaj arestis Nabonidon[31].

Antaŭ la invado de Ciro al Babilono, la novbabilona imperio konkeris multajn regnojn. Aldone al Babilonio mem, Ciro verŝajne integrigis ĝiajn subnaciajn unuojn en sia Imperio mem, inkluzive de Sirio, Judeo, kaj Arabia Petraea[32], kvankam ekzistas neniuj rektaj signoj de tiu fakto[33][34].

Post prenado de Babilono, Ciro la 2-a proklamis sin "reĝo de Sumero kaj Akado, reĝo de Babilono, reĝo da la kvar anguloj de la mondo" en la fama Ciro-cilindro, kiu estas surskribo deponita en la fundamentoj de la templo Esagilo dediĉita al la ĉefa babilona dio, Marduk. La teksto de la cilindro kondamnas Nabonidon tiel sendian kaj bildigis la venkan Ciron plezurigante la dion Marduk.

La orientaj provincoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistis dilemo pri la epoko kiam estis konkeritaj la orientaj provincoj de la Imperio, kiuj apartenis al la nunaj Afganio, Taĝikio, Uzbekio kaj Turkmenio. Ili estis loĝataj de sogdoj, baktrianoj kaj arjoj, irandevenaj hindeŭropaj popoloj kaj intime ligitaj al la medoj kaj persoj. Ili estas menciitaj kiel persaj satrapioj (provincoj) en la jaro 521 a. K. (Behistun-surskribo), pro kio ili estis parto de la Imperio de Ciro (lia sukcedinto Kambizo la 2-a ne povis konkeri ilin ĉar liaj militkampanjoj koncentriĝis en Egiptio). Ciro eble heredis ilin el la meda regno, aŭ konkeri post la aneksiĝo de Lidio, laŭ la grekaj historiistoj Herodoto kaj Ktezio.

Sirio kaj Palestino[redakti | redakti fonton]

La regiono de Sirio-Palestino, kiu estis parto de la Novbabilona Imperio, estis pace submetita al li. Ciro permesis la revenon al Jerusalemo de la judaj komunumoj deportitaj al Babilono (Ezra), tiel kiel, laŭ arkeologiaj datumoj, de grupoj deportitaj (arameoj) al ilia origina loko en Sirio. La fenicoj ne montris rezistadon, kaj en ĝi establiĝis kvazaŭ persa protektorato.

Morto[redakti | redakti fonton]

La detaloj pri la morto de Ciro varias laŭ la raportoj. La raporto de Herodoto en liaj Historioj disponigas la duan plej longan detalon, en kiu Kiroso trovis sian sorton en furioza batalo kontraŭ la masagetoj, tribo el la sudaj dezertoj de Ĥorezmo kaj Kizilkumo en la plej suda parto de la stepaj regionoj de nuntempa Kazaĥio kaj Uzbekio, sekvante la konsilon de Krezo por ataki ilin en sia propra teritorio[35].

La masagetoj estis similaj al la skitoj en ilia vest- kaj vivmanieroj. Ili batalis surĉevale kaj piede. Por akiri ŝian sferon, Ciro unue sendis geedziĝ-proponon al ilia reganto, Tomiriso, propono kiun ŝi rifuzis. Li tiam komencis sian provon preni perforte masagetajn regionojn, per konstruado de pontoj kaj uzado de militŝipoj laŭ lia flanko de la rivero Jaksarto, aŭ Sirdarjo, kiu apartigis ilin. Sendante al li averton por ĉesigi la intervenon, en kiu ŝi deklaris ke ŝi atendis lian neobeemon ĉiuokaze, Tomiriso defiis lin por renkonti ŝiajn fortojn en honorinda militado, invitante lin al loko en ŝia lando je distanco de unu tagmarŝo de la rivero, kie iliaj du armeoj formale engaĝiĝus. Li akceptis ŝian oferton, sed, sciinte ke la masagetoj ne konis la vinon kaj ĝiajn ebriigajn efikojn, li starigis tendaron kun amaso da ili malantaŭe, kunportante liajn plej bonajn soldatojn kaj forlasante la malplej kapablajn tie[35][36]. La generalo de la armeo de Tomiriso, kiu ankaŭ estis ŝia filo Spargapizo, kaj triono de la masagetaj soldatoj mortigis la grupon de Ciro kaj foriris tie kaj, trovante la tendaron liverkapabla kun manĝaĵo kaj vino, senscie ebriiĝis, malpliigante ilian kapablon defendi sin, kiam ili tiam estis surprize atakitaj[37].

Ili estis sukcese venkitaj, kaj, kvankam li estis kaptita, Spargapizo sinmortigis kiam li reakiris sobrecon. Post aŭdado pri tio ĉi, Tomiriso denuncis la taktikojn de Ciro kiel malsincerajn kaj ĵuris venĝon, gvidante duan ondon de soldatoj en batalo. Ciro la 2-a estis finfine mortigita, kaj liaj fortoj sufere spertis amasajn viktimojn en kio, laŭ Herodoto, estis la plej furioza batalo de lia militista kariero kaj la praa mondo[38]. Kiam ĝi estis finiĝinta, Tomiriso ordigis la korpon de Ciro alportita al ŝi, senkapigis lin kaj trempis sian kapon en ujo da sango en simbola venĝo-gesto pro la morto de ŝia filo. Tamen, kelkaj akademiuloj pridubas tiun version, plejparte ĉar Herodoto skribis ke tiu okazaĵo estis unu el multaj versioj de la morto de Ciro kiun li aŭdis de supozeble fidinda fonto kiu rakontis al li ke neniu estis tie por vidi la sekvon.[39].

Entombigo[redakti | redakti fonton]

Pasargado: la tombo de Ciro

Ciro, kies mortaj restaĵoj estis enterigitaj en sia ĉefurbo Pasargado, kie hodiaŭ kalkŝtona tombo (konstruita ĉirkaŭ 540-530 a.K.) daŭre ekzistas kiun multaj kredas esti lia. Kaj Strabono kaj Arjano donas preskaŭ samajn priskribojn de la tombo, surbaze de la ĉeestinta raporto de Aristobulo de Potideo, kiu laŭ la peto de Aleksandro la Granda vizitis la tombon du fojojn[40] .

Kvankam la ĉefurbo mem nun estas en ruinoj, la tombo de Ciro la 2-a restis plejparte sendifekta; kaj la tombo estis parte reestigita por rebati sian naturan plimalboniĝon dum la jarcentoj. Laŭ Plutarko, lia tomba surskribo diris, Ho viro, kiu ajn vi estas kaj de kie ajn vi venas, ĉar mi scias ke vi venos, mi estas Ciro kiu gajnis por la persoj sian imperion. Ne tial enviu al mi tiun peceton da tero kiu kovros miajn ostojn[41].

Kojnoskriba indico de Babilono pruvas ke Ciro mortis ĉirkaŭ decembro 530 a.K., kaj ke lia filo Kambizo la 2-a fariĝis reĝo. Kambizo daŭrigis la vastiĝpolitikon de sia patro, kaj konkeris Egiptujon por la Imperio, sed baldaŭ mortis post nur sep jaroj da regado. Li estis sukcedita aŭ de la alia filo de Ciro, Smerdio, aŭ trompanto pozanta kiel Smerdio, kiu iĝis la sola reganto de Irano dum sep monatoj, ĝis li estis mortigita de Dario la Granda[42].

La tradukitaj antikvaj romiaj kaj grekaj raportoj donas vivecan priskribon de la tombo kaj geometrie kaj estetike. La geometria formo de la tombo ŝanĝis malgranda tra la jaroj, daŭre konservante grandan ŝtonon el kvarangula formo en la bazo, sekvita de piramideca sinsekvo de pli malgrandaj rektangulaj ŝtonoj, ĝis kelkaj slaboj, la strukturo estas limigita per konstruaĵo, kun arkaĵa tegmento kunmetita de piramideca ŝtono, kaj malgranda malfermaĵo aŭ fenestro ĉe la flanko.

Ene de tiu konstruaĵo estis ora ĉerko, ripozante sur tablo kun oraj apogiloj, en kies interno la korpo de Ciro la 2-a estis enterigita. Sur lia ripozejo, estis kovraĵo el gobelinoj kaj tapiŝoj de la plej bonaj haveblaj babilonaj materialoj, utiligante delikatajn man-teknikojn. Sub lia lito estis bela ruĝa tapiŝo, kovrante la mallarĝan rektangulan areon de lia tombo. Tradukitaj grekaj raportoj priskribas la tombon kvazaŭ ĝi estis ĉirkaŭita de la Pasargadaj ĝardenoj, ĉirkaŭitaj de arboj kaj ornam-arbustoj, kun grupo de aĥemenidaj protektantoj konataj kiel "magiistoj", kiuj staris poksime al la tombo por protekti ĝin kontraŭ disraboj[42][43].

Jarojn poste, en la rezultinta kaoso kreita pro la invado al Irano fare de Aleksandro la Granda kaj post la malvenko de Dario la 3-a, La tombo de Ciro la granda estis rompita kaj la plejmulto el ĝiaj luksaĵoj estis prirabitaj. Kiam Aleksandro atingis la tombon, li estis terurigita pro la maniero en kiu la tombo estis traktita, kaj dubis pri la magiistoj kaj akuzis ilin en tribunalo. En kelkaj raportoj, la decido de Aleksandro meti la magiistojn sub juran akuzon estis pli koncerne lian provon subfosi ilian influon kaj lian elmontron de potenco en lia lastatempe konkerita imperio, ol pro la tombo de Ciro. Kiel ajn, Aleksandro la Granda ordonis al Aristobulo plibonigi la staton de la tombo kaj reestigi ĝian internon.

La konstruaĵo postvivis la pason de la jaroj, invadojn, internajn dislimojn, sinsekvajn imperiojn, registarajn ŝanĝojn kaj revoluciojn. La lasta elstara persa figuro kiu kaptigis la atenton pri la tombo estis Mohammad Reza Pahlavi (Ŝaho de Irano) la lasta oficiala monarko de Irano, dum siaj festadoj de 2,500 jaroj da monarkio[44] Regardless, Alexander the Great ordered Aristobulus to improve the tomb's condition and restore its interior.[42]. Same kiel Aleksandro la Granda antaŭ li, la Ŝaho de Irano volis apelacii al la heredaĵo de Ciro por pravigi sian propran regadon kiel etendaĵo. Unuiĝintaj Nacioj rekonas la tombon de Ciro la 2-a kaj la Ĝardenojn de Pasargado kiel Monda heredaĵo de Unesko.

La Imperio[redakti | redakti fonton]

Ciro la 2-a permesanta al la hebrea popolo reveni al Jerusalemo kaj rekonstrui la urbon

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ciro fondis la imperion kiel multŝtata imperio regita de kvar elstaraj ŝtatoj; Pasargado, Babilono, Suzo kaj Ekbatano. Li permesis certan kvanton da regiona memstareco en ĉiu ŝtato, sub la formo de satrapia sistemo. La Satrapio estis administra unuo, kutime organizita sur geografia bazo. La 'satrapo' (guberniestro) estis la vasala reĝo, kiu administris la regionon, "generalo" kiu estris armean rekrutadon kaj certigis ordon, kaj "ŝtata sekretario" kiu konservis la oficialajn registraĵojn. La generalo kaj la ŝtata sekretario raportis rekte al la satrapio same kiel la centra administracio[45].

Dum lia regado, Ciro konservis la regpovon de vasta regiono de konkeritaj regnoj, atingitaj per retenado kaj vastigado de la satrapio. Plia organizo de lastatempe konkeritaj teritorioj en provincoj regitaj de satrapioj, estis daŭrigita de Dario la Granda kiel sia posteulo. La imperio de Ciro estis bazita sur tributo kaj soldatservantoj de la multaj partoj de sia sfero.[46].

Per lia militistaro boninformita, Ciro kreis fake organizitan armeon inkluzive de la trupo Nemortuloj, konsistado el 10,000 tre trejnitaj soldatoj. Li ankaŭ formis novigan poŝton ĉie en la imperio, surbaze de pluraj poŝto-stacioj nomitaj Ĉapar Ĥaneh[47][48]. La konkeroj de Ciro ekigis novan epokon en la epoko de imperio, kie vasta superŝtato, konsistanta el multaj dekduoj da landoj, vetkuroj, religioj, kaj lingvoj, estis regita sub ununura administracio kondukita de centra administracio. Tiu sistemo daŭris jarcentojn, kaj estis retenita kaj de la invadaj seleŭkianoj dum ilia regado super Irano, kaj poste de iranaj dinastioj inkluzive de la partoj kaj sasanidoj.[49]

Ideologio kaj propagando imperiaj[redakti | redakti fonton]

La persa imperio estas universalisma imperio. Krome «reĝo de Anŝano» (tre ofta) kaj «reĝo de Persio», Ciro akceptas la titolojn «reĝo de la Mondo» kaj «reĝo de la kvar ekstremoj de la Tero», ambaŭ babilondevenaj, samkiel «reĝo de Babilono» kaj la arkaika «reĝo de Sumero kaj Akado».

La malamikoj de Ciro estas insultitaj, kadre de propaganda kampanjo pri legitimado. Astjago de Medujo estas priskribita de Herodoto (kiu baziĝas sur persaj tradicioj) kiel kruela kaj despota reĝo. Krome, Krezo estis kiu transiris la riveron Halis kaj atakis Ciron, kiu nur respondis al la agreso. Rilate al Babilono, en la Ciro-cilindro kaj aliaj sacerdotaj fontoj, la religia politiko de Nabonido, samkiel la reĝo mem estas primokataj. Eĉ tiel, la tradicioj kompilitaj de Herodoto kaj Beroso la ĥaldeo skribis ke Ciro donis altajn politikajn postenojn kaj al Krezo kaj al Nabonido.

Ciro elstaris pro sia politiko pri koncedoj al la submetitaj popoloj, kiuj en multaj kazoj, akceptis bone la submetiĝon, al kiuj li nur postulas tributon, rekrutadon kaj plentempan garnizonon. Li malakceptis do, la amasan deportadon kiun entreprenis liaj antaŭuloj asiriaj kaj babilonaj kaj ofte de liaj persaj antaŭuloj. Ciro permesis la revenon de la deportitaj popoloj al iliaj originaj landoj, kiel la judoj, kiuj povis reveni al Jerusalemo.

Ciro estis konata pro siaj inventoj en la konstruprojektoj. Li plue evoluigis la teknologiojn kiujn li trovis en la konkeritaj kulturoj kaj uzis ilin en konstruado de la palacoj de Pasargado. Li ankaŭ estis fama pro la aparta ŝato al ĝardenoj. La lastatempaj elfosadoj en lia ĉefurbo malkovris la ekziston de la pasargada persa ĝardeno kaj reton de irigacikanaloj.

Pasargado estis loko por du grandiozaj palacoj ĉirkaŭitaj de majesta reĝa ĝardeno kaj vastaj formalaj ĝardenoj; inter ili estis la kvar-kvaronigitaj murĝardenoj de "Paradisia" per pli ol 1000 metroj da kanaloj faritaj el ĉizita kalkŝtono, dizajnita por plenigi malgrandajn basenojn po 16 metroj kaj akvaj diversaj specoj de sovaĝa kaj loka floraro. La dizajno kaj koncepto de Paradisia estis esceptaj kaj estis uzita poste kiel modelo por multaj praaj kaj modernaj ĝardenoj, iam-ajn poste.

La heredaĵo de Ciro estis sentita eĉ same malproksime kiel povas esti Islando kaj kolonia Ameriko. Multaj el la prapatroj de Usono serĉis inspiron de Ciro la 2-a tra verkoj kiel ekzemple Cyropaedia. Thomas Jefferson, ekzemple, posedis kopion. La angla kuracisto kaj filozofo, sinjoro Thomas Browne skribis diskurson La Ĝardeno de Ciro en 1658 en kiu Ciro estas prezentita kiel arketipa "saĝa reganto" - en tempo kiam la Protektorato de Kromvelo okazis en angla historio.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Reliefo de Ciro en Pasargado.

Estas multnombraj atestoj pri la ekzisto de satrapoj aŭ provincaj regantoj dum la regado de Ciro, malgraŭ tio ke fragmento de la verko de Herodoto pensigus ke ili estis poste enkondukitaj de Dario la Granda. Dum la regado de Ciro la satrapoj pri kiuj oni scias estas ekskluzive persaj, kvankam ekzistas konsiderinda nombro de medoj kun altrangaj pozicioj, inter kiuj Harpago ŝajnas havi elstaran postenon.

Kvankam la elementojn kiaj la satrapoj esprimas inovaciojn en la nova persa imperio, eblas observi altan kontinuecon en multaj aspektoj de la konkeritaj socioj, inter ili la administra. Ekzemple, multaj ŝtatlaboristoj babilonaj kiuj ekigis sian karieron dum regado de Nabonido daŭrigis ĝin seninterrompe dum la regado de Ciro.

Kelkaj regionoj kiaj Kilikio, Likio aŭ la grekaj kaj feicaj urboj ŝajnis havi altgradan memstarecon lokskale.[50]

Religio[redakti | redakti fonton]

Kvankam estas ĝenerale kredite ke la instruoj de zaratuŝtrismo, la oficiala religio de la Persa Imperio, havis influon en la agoj de Ciro kaj liaj politikoj, ĝis nun neniu klara indico estis trovita indikante ke Ciro praktikis specifan religion. Pierre Briant skribis ke surbaze de la nesufiĉaj informoj kiujn ni havas, "ŝajnas sufiĉe malzorgeme provi rekonstrui la religion de Ciro". Liaj liberalaj kaj toleremaj opinioj rilate al aliaj religioj igis kelkajn akademiulojn konsideri Ciron kiel zaratuŝtrisman reĝon.

Rimarkindas la religia tolerado aplikita al Ciro kaj siaj posteuloj. Ciro ne enmiksiĝis en la religion de la konkeritaj popoloj pro tio ke la zaratuŝtrismo (oficiala religio de Persio ekde Dario la 1-a) instigis la toleremon kaj respekton al ĉiuj kredoj sen altrudo de aliaj ajnaj kredoj (Jasna 31,11). En Babilono (la Ciro-cilindro kaj sacerdota fonto pri Nabonido) estas konsiderata de la sacerdotaro kiel sendito de Marduk por restabligi la ordon post la religiaj reformoj de Nabonido.

Kiel rezulto de la politikoj de Ciro, la judoj honoris lin kiel dignan kaj justan reĝon. Li estas la nura gojo elektita kiel Mesio, die el-elektita gvidanto, en la Tanaĥo (Jesaja 45:1-6). Jesaja 45:12-14: "Mi faris la teron kaj kreis la homon sur ĝi; Mi per Miaj manoj etendis la ĉielon kaj aranĝis ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn. Mi starigis lin por justeco, kaj ĉiujn liajn vojojn Mi ebenigos; li rekonstruos Mian urbon kaj forliberigos Miajn ekzilitojn, ne pro elaĉeto nek pro donacoj, diras la Eternulo Cebaot" Kiel la teksto indikas, Ciro finfine liberigis la nacion de Israelo de ĝia ekzilo sen kompenso aŭ tributo. Tradicie, la tuta libro de Jesaja verŝajne datas de antaŭ la regado de Ciro ĉirkaŭ 120 jaroj. Tiuj specialaj vojoj (Jesaja 40-55, ofte referitaj kiel dua Jesajo) estas, laŭ la modernaj kritikaj akademiuloj, aldonaĵoj de alia verkinto ĉe la fino de la babilona ekzilo (ĉ. 536 a.K.). Dum la Libro de Jesaja 1-39 (konata kiel praa Jesaja) vidis la detruon de Israelo tiel baldaŭa, kaj la restarigon en la estonteco, posta Jesaja parolas pri la detruo en la pasinteco (Jesaja 42:24-25), kaj la restarigon kiel baldaŭa (Jesaja 42:1-9). Oni rimarku la ŝanĝojn en tempa perspektivo de (Jesaja 39:6-7), kie la babilona kaptiteco estas vidata malproksime en la estonteco, kompare al (Jesaja 43:14), kie la hebreoj estas parolitaj kiel kaptitoj jem en Babilono. Laŭ la tradicia projekcio, tiuj finaj ĉapitroj estis skribitaj de la sama verkinto Jesaja, kiu parolis pri estonta situacio de kiu li havis profetan scion.

Cilindro de Ciro[redakti | redakti fonton]

Unu el la malmultaj pluvivaj fontoj de informoj kiuj povas esti datigitaj rekte el la tempo de Ciro, estas la Ciro-cilindro, dokumento en la formo de argila cilindro gravurita per akada kojnskribo. Ĝi estis metita en la fundamentojn de la Esagilo (la templo de Marduk en Babilono) kiel fundamenta deponaĵo sekvante la persan konkeron en 539 a.K. Ĝi estis malkovrita en 1879 kaj hodiaŭ estas konservita en la Brita Muzeo en Londono[51].

La teksto de la cilindro kondamnas la senpovigitan babilonan reĝon Nabonido kiel malpia kaj bildigas Ciron kiel agrablan reĝon antaŭ la ĉefa dio Marduk. Ĝi daŭras priskribante Ciron kiel pliboniganton de la vivo de la civitanoj de Babilono, la deportitaj popoloj revenigitaj al siaj originaj landoj kaj reestiganto de la temploj kaj kultejoj[52]. Kvankam ne menciite en la teksto, la repatriigo de la judoj de ilia "babilona kaptiteco" estis interpretita kiel parto de tiu politiko[53].

En la 1970-aj jaroj la ŝaho de Irano adoptis la Ciro-cilindron kiel politikan simbolon, uzante ĝin "kiel centran bildon en sia festado de 2500 jaroj da irana monarkio" kaj asertante ke ĝi estis "la unua ĉarto de homaj rajtoj en la historio". Tiu vido estis kontestita de kelkaj kiel "sufiĉe anakronisma" kaj tendenca, ĉar la moderna koncepto pri homaj rajtoj estis tre fremda al la samtempuloj de Ciro kaj ne estas meciita en la cilindro. La cilindro, tamen, iĝis parto de la kultura identeco de Irano[54].

Unuiĝintaj Nacioj deklaris ke la restaĵo estas "antikva deklaracio de homaj rajtoj" ekde 1971[55], aprobita de la tiama ĝenerala sekretario Sithu U Thant, post kiam li ricevis kopion fare de la fratino de la Ŝaho de Irano". La Brita Muzeo priskribas la cilindron kiel "instrumenton de antikva mezopotamia propagando" kiu "reflektas longan tradicion en Mezopotamio kie, jam en la 3a jarmilo a.K, la reĝoj komencis iliajn regadojn kun deklaracioj pri reformoj". La cilindro emfazas la kontinuecon de Ciro sekvante la linion de la antaŭaj babilonaj regantoj, asertante lian virton kiel tradicia babilona reĝo kalumniante lian antaŭulon[54][56][57].

Neil MacGregor, Direktoro de la Brita Muzeo, deklaris ke la cilindro estis "la unua provo kiun ni scias pri administrado de socio, ŝtato kun malsamaj naciecoj kaj kredoj - nova speco de ŝtatistarto." Li klarigis ke "Ĝi eĉ estis priskribita kiel la unua deklaracio de homaj rajtoj, kaj dum tio neniam estis la intenco de la dokumento - la moderna koncepto de homaj rajtoj malfacile ekzistis en la praa mondo - ĝi enkarnigis la esperon kaj aspirojn de multaj"[58].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ksenofono, Anabasis I. IX; vidu ankaŭ M. A. Dandamaev "Cyrus II", en Irana Enciklopedio.
  2. (Dandamaev 1989, p. 71)
  3. 3,0 3,1 Schmitt Aĥemenida dinastio (i. The clan and dynasty)
  4. Cambridge Ancient History IV Ĉapitro 3c. p. 170. La citaĵo estas de la greka historiisto Herodoto.
  5. Beckwith, Christopher. (2009). Imperioj de la Silka Vojo: Historio de Centra Eŭrazio ekde la Bronzepoko ĝis la Nuno. Princeton kaj Oksfordo: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-13589-2. Paĝo 63.
  6. Dandamayev Cyrus (iii. Cyrus the Great) Cyrus's religious policies.
  7. The Cambridge Ancient History Vol. IV p. 42. See also: G. Buchaman Gray and D. Litt, The foundation and extension of the Persian empire, Chapter I in The Cambridge Ancient History Vol. IV, 2nd edition, published by The University Press, 1927. P. 15. Excerpt: The administration of the empire through satrap, and much more belonging to the form or spirit of the government, was the work of Cyrus ...
  8. Jona Lendering (2012). Messiah – Roots of the concept: From Josiah to Cyrus. livius.org. Alirita January 26, 2012.
  9. [1]
  10. (2005) Birth of the Persian Empire. I. B. Tauris, p. 7. ISBN 978-1-84511-062-8.
  11. Amelie Kuhrt. The Persian Empire: A Corpus of Sources from the Achaemenid Period. Routledge, p. 47. ISBN 9781134076345.
  12. Shabnam J. Holliday. (2011) Defining Iran: Politics of Resistance. Ashgate Publishing, Ltd., p. 38–40. ISBN 9781409405245.
  13. Margaret Christina Miller. (2004) Athens and Persia in the Fifth Century BC: A Study in Cultural Receptivity. Cambridge University Press, p. 243. ISBN 9780521607582.
  14. Stories of the East From Herodotus, p. 79–80
  15. Amélie Kuhrt, The Ancient Near East: c.3000–330 BC, Routledge Publishers, 1995, p.661, ISBN 0-415-16762-0
  16. Benjamin G. Kohl, Ronald G. Witt, Elizabeth B. Welles. (1978) The Earthly republic: Italian humanists on government and society. Manchester University Press ND, p. 198. ISBN 978-0-7190-0734-7.
  17. From Cyrus to Alexander: A History of the Persian Empire By Briant, Pierre, Translated by Peter T. Daniels, ISBN 978-1-57506-120-7, see page 63
  18. Visual representation of the divine and the numinous in early Achaemenid Iran: old problems, new directions; Mark A. Garrison, Trinity University, San Antonio, Texas; last revision: 3 March 2009, see page: 11
  19. Dandamev, M. A., Cambyses http://www.iranicaonline.org/articles/cambyses-opers Encyclopaedia Iranica, Encyclopaedia Iranica Foundation, 1990, isbn=0-7100-9132-X
  20. (Dandamaev 1989, p. 9)
  21. Ĉiuj referencoj pri la Kroniko de Nabonido kaj la Ciro-cilindro baziĝas sur James Pritchard 1969, Ancient Near Eastern texts relating to the Old Testament. Véase bibliografía.
  22. Rollinger, Robert, "The Median "Empire", the End of Urartu and Cyrus's the Great Campaign in 547 B.C."; Lendering, Jona, "The End of Lydia: 547?".
  23. Herodotus, The Histories, Book I, 440 BC. Translated by George Rawlinson.
  24. Kelkaj aŭtoroj proponis aliajn interpretojn kiel alternativo al la vorto Lidio. Vidu Rollinger 2004 en la bibliografio.
  25. Croesus: Fifth and last king of the Mermnad dynasty.
  26. The life and travels of Herodotus, Volume 2, by James Talboys Wheeler, 1855, pp.271–274
  27. Tavernier, Jan. Some Thoughts in Neo-Elamite Chronology.
  28. Kuhrt, Amélie. "Babylonia from Cyrus to Xerxes", in The Cambridge Ancient History: Vol IV — Persia, Greece and the Western Mediterranean, pp. 112–138. Ed. John Boardman. Cambridge University Press, 1982. ISBN 0-521-22804-2
  29. Kroniko de Nabonido, 14.
  30. Tolini, Gauthier, Quelques éléments concernant la prise de Babylone par Cyrus, Paris. "Il est probable que des négociations s'engagèrent alors entre Cyrus et les chefs de l'armée babylonienne pour obtenir une reddition sans recourir à l'affrontement armé." p. 10 (PDF)
  31. La Harran-steleo H2 – A, kaj la Kroniko de Nabonido (sepdek jaroj kiam Nabonido estis en Babilono antaŭ la 10a de oktobro ĉar li revenis el Harran kaj partoprenis en la Akitu de Nisanu [4an de aprilo], 539 a.K.
  32. M.A. Dandamaev, "Cyrus II", in Encyclopaedia Iranica; P. Briant, From Cyrus to Alexander, pp. 44–49.
  33. POTTS, Daniel. (1996) Mesopotamian civilization: the material foundations. Cornell University Press, p. 22–23. ISBN 978-0-8014-3339-9.
  34. Nabonidus Chronicle, 18.
  35. 35,0 35,1 Ancient History Sourcebook: Herodotus: Queen Tomyris of the Massagetai and the Defeat of the Persians under Cyrus. Fordham.edu. Alirita {{subst:FormatoDato|2012-12-30}}.
  36. Tomyris, Queen of the Massagetae, Defeats Cyrus the Great in Battle Herodotus, The Histories
  37. Nino Luraghi. (2001) The historian's craft in the age of Herodotus. Oxford University Press US, p. 155. ISBN 978-0-19-924050-0.
  38. Ilya Gershevitch. (1985) The Cambridge history of Iran: The Median and Achaemenian periods, Volume 2. Cambridge University Press, p. 392–398. ISBN 978-0-521-20091-2.
  39. Dandamayev,Muhammad A.,CYRUS iii. Cyrus II The Great, Encyclopædia Iranica,Vol. VI, Fasc. 5, pp. 516-521
  40. Strabo, Geographica 15.3.7; Arrian, Anabasis Alexandri 6.29
  41. Life of Alexander, 69, in Plutarch: The Age of Alexander, translated by Ian Scott-Kilvert (Penguin Classics, 1973), p.326.; similar inscriptions give Arrian and Strabo.
  42. 42,0 42,1 42,2 ((grk.) Lucius Flavius Arrianus), (en.) Arrian (trans.), Charles Dexter Cleveland. (1861) A compendium of classical literature:comprising choice extracts translated from Greek and Roman writers, with biographical sketches. Biddle, p. 313.
  43. Abraham Valentine Williams Jackson. (1906) Persia past and present. The Macmillan Company, p. 278.
  44. Ralph Griffiths, George Edward Griffiths. (1816) The Monthly review. 1816, p. 509.
  45. John Curtis, Julian Reade, Dominique Collon. (1995) Art and empire. The Trustees of the British Museum by British Museum Press.. ISBN 978-0-7141-1140-7.
  46. From Cyrus to Alexander: A History of the Persian Empire by Pierre Briant
  47. Peter Wilcox, Angus MacBride: Rome's Enemies: Parthians And Sassanid Persians [angle: "Malamikoj de Romo: Partoj kaj Sasanidaj Persoj"], eldonejo Osprey Publishing, 1986, ISBN 0-85045-688-6, paĝo 14
  48. Persepolis Recreated, eldonejo NEJ International Pictures; unua eldono (2005), ISBN 978-964-06-4525-3, ASIN: B000J5N46S
  49. Boyd, Julian P.. The Papers of Thomas Jefferson. Alirita 18 August 2010.
  50. Por tu ĉi sekcio, vidu Briant 2002: 63-64; 80-81.
  51. H.F. Vos, "Archaeology of Mesopotamia", p. 267 in The International Standard Bible Encyclopedia, ed. Geoffrey W. Bromiley. Wm. B. Eerdmans Publishing, 1995. ISBN 0-8028-3781-6
  52. "The Ancient Near East, Volume I: An Anthology of Texts and Pictures". Vol. 1. Eld. James Pritchard. Princeton University Press, 1973.
  53. British Museum: Cyrus Cylinder. British Museum. Alirita 28 October 2009.
  54. 54,0 54,1 British Museum explanatory notes, "Ciro-cilindro": En Irano, la cilindro aperis en moneroj, banknotoj kaj stampoj. La babilona dokumento iĝis parto de la kultura irana identeco."
  55. The telegraph. "Cyrus Cylinder", The Daily Telegraph. Kontrolita 15 December 2010.
  56. John Curtis, Nigel Tallis, Beatrice Andre-Salvini. Forgotten Empire, p. 59. University of California Press, 2005. (restricted online copy el Google Books)
  57. See also Amélie Kuhrt, "Babylonia from Cyrus to Xerxes", in The Cambridge Ancient History: Vol IV – Persia, Greece and the Western Mediterranean, p. 124. Ed. John Boardman. Cambridge University Press, 1982. ISBN 0-521-22804-2
  58. Barbara Slavin. "Cyrus Cylinder a Reminder of Persian Legacy of Tolerance", Al-Monitor. Kontrolita 21 September 2013.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Briant, P. (2002): From Cyrus to Alexander: A History of the Persian Empire, Eisenbrauns. ISBN 987-1-57506-120-7
  • Dandamayev, M. (1993): "Cyrus II the Great", en E. Yarshater (ed.) Encyclopædia Iranica.
  • Lendering, J.: "Cyrus", en www.livius.org.
  • Liverani, M. (1995): La antikva Oriento: historio, socio kaj ekonomio.
  • Oppenheim, A. L. (1969), tradukisto: «Babylonian and Assyrian Historical Texts», en Ancient Near Eastern Texts Relating to the Old Testament, eldonita de James Pritchard.
  • Rollinger, R. (2004): «The Median Empire, the End of Urartu and Cyrus, the Great Campaign in 547 BC», en Proceedings of the 1st International Conference on Ancient Cultural Relations Between Iran and West Asia, Tehran 2004, disponebla en la reto (pdf).
  • Schmitt, R. (1993): «Cyrus, the name», en E. Yarshater (ed.): Encyclopædia Iranica.
  • Shapur Shabizi, A. (1993): «Cyrus I», en E. Yarshater (ed.) Encyclopædia Iranica.
  • Tolini, G. (2005): "Quelques éléments concernant la prise de Babylone par Cyrus (octorbe 539 av. J.-C)", en Arta (Achaemenid Research Texts and Archaeology), disponebla en la reto (pdf).
  • Waters, M. (2004): «Cyrus and the Achaemenids», en Iran, n.° 41.
  • Yildiz: E. (2001): La arameoj de Arpado, p. 10, disponebla en la reto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.