Kirovska distrikto (Krimeo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Distrikto Kirov |
Kirovska distrikto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Distrikto | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
Lando | Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Ĉefurbo | Kirovsko | ||||
- koordinatoj | 45° N, 35° O (mapo)45.223635.2053Koordinatoj: 45° N, 35° O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 1 208 km² (120 800 ha) [+] | ||||
Areo | 1 208 km² (120 800 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 21 321 [+] (1939) | ||||
Denseco | 17,65 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00, UTC+03:00 [+] | ||||
Kirovska distrikto | |||||
Vikimedia Komunejo: Kirovske Raion [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Kirovska distrikto | |
---|---|
ruse Кировский район ukraine Кіровський район krime-tatare İslâm Terek rayonı | |
raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of Crimea • distrikto (rajon) de Sovetunio | |
La centro: | Kirovsko |
Areo: | 1 208 km2 |
Loĝantaro: | 58 016 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 48,03 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-6555 |
En la regiono estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
1 1 38 1 |
Oficiala paĝaro nekonata | |
Kirovska distrikto (ruse Кировский район, ukraine Кіровський район, krime-tatare İslâm Terek rayonı) aŭ distrikto Kirov estas unu el la distriktoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La distrikto situas en la orienta parto de la Krimea duoniunsulo. Sude la distrikto limas la Teodozian kaj Sudakan municipojn, oriente — Leninan distrikton, norde — la golfon Sivaŝo, nordokcidente — Sovetskan distrikton, okcidente — Belogorskan distrikton. La administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝloko Kirovsko, kiu situas 121 kilometrojn for de Simferopolo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La norda parto de la regiono estas stepo, dum la sudan parton formas la antaŭmontaro de la Krimea montaro kaj parte — ankaŭ ties ĉefa montoĉeno. Norde kaj nordoriente la bordojn de la regiono lavas la golfo Sivaŝo. La ĉefaj riveroj de la regiono estas Indol kaj Ĉuruk-Su.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ĉefa branĉo de la ekonomio estas agrikulturo. Iuj grandaj industriaj entreprenoj en la regiono mankas.
Tra la regiono pasas la fervoja linio Ĝankojo-Kerĉo; krome, ĉiuj loĝlokoj de la regiono estas interligitaj per busa trafiko.
Socia sfero
[redakti | redakti fonton]En la regiono estas 18 mezlernejoj, 2 hospitaloj, 16 kluboj, 10 kulturdomoj, 26 bibliotekoj, 3 muziklernejoj, unu sanatorio, porinfana sporta lernejo, histori-literatura muzeo (en la urbo Starokrimo).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Aparte riĉas je vidindaĵoj la urbo Starokrimo, kie jam en la bronzepoko ekzistis homa setlejo. Ĝis nun konserviĝis:
- ruinoj de la moskeo, konstruita en la jaroj 1287-1288;
- moskeo de la jaro 1314
- ruinoj de la moskeo Kurŝun-Ĝami (Plumba moskeo), XIVa jc.;
- ruinoj de karavanejo (mezepoka hotelo), konstruita en la jarcentoj XIII-XIV;
- ruinoj de armena monaĥejo Surb-Stefanos (XIII-XIV jc.);
- armena monaĥejo Surb-Ĥaĉ (konstruita en la XIVa jarcento).
Konsisto de la regiono
[redakti | redakti fonton]En la Kirovska regiono estas unu urbo (Starokrimo, kiu formas ankaŭ propran urban municipon), unu urbotipa loĝloko (Kirovsko) kaj 12 komunumoj, kiuj havas sume 39 vilaĝ(et)ojn. Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj (estas esperantigitaj nur tiuj loĝlokoj, kiuj estas centroj de la koncernaj komunumoj). Parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.
- Abrikosovka komunumo
- Abrikosovko (Abrikosovka, krime-tatare Nayman)
- Babenkovo (Büyük Esen Eli)
- Kriniĉki
- Matrosovka (Bulğar Kruglik)
- Jarkopola komunumo
- Jarkopolo (Jarkoje Pole, krime-tatare Qızıl Terçek)
- Krasnoselskoje (Yañı Basalaq)
- Novofjodorovka
- Oreĥovka (Küçük Keleçi)
- Sofijevka
- Trudoljubovka (Köbek)
- Ĵuravka komunumo
- Ĵuravko (Ĵuravki, krime-tatare Seyit Eli)
- Makovskoje (Rum Asan Bay)
- Novopokrovka
- Tutovka
- Vidnoje (Rozaljevka)
- Kirovska komunumo
- Kirovsko (İslâm Terek)
- Lgovska komunumo
- Lgovsko (Lgovskoje)
- Dobroljubovka (Bulğanaq)
- Dolinnoje (Rus Aqçora)
- Prudi (İşün)
- Partizana komunumo
- Partizano (Partizani, krime-tatare Şeyh Eli)
- Spasovka
- Pervomajska komunumo
- Pervomajsko (Pervomajskoje, krime-tatare Qaragöz)
- Izjumovka (Tamğacı)
- Izobilnoje (Tatar Asan Bay)
- Ĵemĉuĵina Krima
- Kluĉevoje (Aqmelez)
- Otvaĵnoje (Qaşqa Çoqraq)
- Sadovoje (Qapıstalıq)
- Privetna komunumo
- Privetno (Privetnoje, krime-tatare Cuma Eli)
- Ajvazovskoje (Şeyh Mamay)
- Sinicina komunumo
- Sinicino (Sinicino, krime-tatare Baraq)
- Vasilkovoje (Appaq Canköy)
- Starokrima municipo
- Tokareva komunumo
- Tokarevo (Tokarevo, krime-tatare Camçı)
- Ŝubino (Bay Oca)
- Vladislavovka komunumo
- Vladislavovko (Vladislavovka, krime-tatare Oy Quyu)
- Uzlovoje
- Zolotopola komunumo
- Zolotopolo (Zolotoje Polje, krime-tatare Caylav)
- Vozroĵdenije (Yañı Qarabay)
|
|