Kirsten Zacho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kirsten ZACHO (naskiĝis la 25-an de septembro 1913 en Verninge, Danio - mortis la 17-an de januaro 1975 en Kopenhago) estis unu el la plej elstaraj aktivuloj en la dana Movado post la Dua mondmilito.

Ŝi edziniĝis al Peter Zacho, mezgrada instruisto kiel ŝi, en 1934 en Aarhus. Ili lernis Esperanton en Odense en 1937 kaj en tiu sama jaro ili konatiĝis kun la dana filozofo Martinus. Iliaj filinoj Birthe kaj Lone estis denaskaj esperantistoj. Kirsten Zacho estis unu el la gvidantoj de komerclernejo L. M. Kjær. Nur kelkajn jarojn poste, la familio transloĝiĝis al Kopenhago kaj multe laboris por Esperanto, i.a. instruante la lingvon.

Kun la edzo kaj i.a. Paul Neergaard, H. V. Rasmussen kaj Poul Thorsen, Kirsten Zacho estis unu el la kunfondintoj de Kleriga Konversacia Klubo (fondita en la jaro 1952, poste kunfandiginta kun la kopenhaga Studenta Esperanto-Klubo), kiu dum multaj jaroj apartenis al la plej viglaj Esperanto-societoj en la mondo. En tiuj jaroj la klubo funkciigis ankaŭ la Esperantan eldonejon "Koko", kies animo denove ŝi estis. Kvankam grave malsana dum pluraj jaroj, ŝi neniam ĉesis aktivi en la loka Movado: ĝis sia morto ŝi rolis kiel prezidanto de KKK kaj ankoraŭ en la decembra numero de la kluba bulteno Kuriero verkis la ĉef-artikolon kaj inviton por lajara ĉefkunveno de la klubo.

Dum kelkaj jaroj, s-ino Zacho estis ankaŭ komitatano de UEA, kaj en la jaro 1962 agis kiel vicprezidanto de la LKK de la 47-a Universala Kongreso en Kopenhago, kiel la vera "motoro" de la LKK. Kiam en la jaro 1958, la tiama redaktoro de revuo Esperanto W. Auld malsaniĝis, s-ino Zacho havis la kuraĝon provizore transpreni la redaktadon de Esperanto, unue kun s-ro H. V. Rasmussen, kaj poste sola. Tiu "provizoreco" tamen daŭris pli ol du jarojn, ĝis la fino de la jaro 1960, kiam la redaktadon denove transprenis W. Auld. Ankaŭ tiun ĉi taskon s-ino Zacho plenumis zorge kaj atente.