Kisújszállás
Kisújszállás | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Norda Ebenaĵo | ||
Departemento | Jász-Nagykun-Szolnok | ||
Distrikto | Karcag | ||
Adreso | Szabadság tér 1
5210 Kisújszállás | ||
Poŝtkodo | 5310 | ||
Telefona antaŭkodo | (+36) 59 | ||
Kodo laŭ KSH | 25919 | ||
Retpaĝaro | www.kisujszallas.hu | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2014) | István Kecze (Fidesz-Nagykun Polgári K[1]) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 249 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 56,56 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 13′ N, 20° 46′ O (mapo)47.21720.767Koordinatoj: 47° 13′ N, 20° 46′ O (mapo) | ||
Areo | 205,27 km² (20 527 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kisújszállás [kiŝu:jsa:lla:ŝ] estas urbo en Hungario, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en regiono Norda Ebenaĵo, en Distrikto Karcag.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Kisújszállás situas sur ebenaĵo inter la riveroj Tiso kaj Körös, inter urboj Karcag kaj Túrkeve, 50 km oriente de Szolnok.
Historio[redakti | redakti fonton]
Kisújszállás estas loĝata ekde la 13-a jarcento fare de kumanoj. Ĝia nomo estis ĝis la 15-a jarcento Péterszállás, poste Kisújszállás. Ĝi senhomiĝis dum la turka okupado, rehomiĝis ekde 1717.
La vilaĝo iniciatis en 1754 unuan reguligon de la Tiso, la akvodigo pretiĝis je 1786, kiu ebligis disvastiĝon de la agrikulturo. Kisújszállás akiris ekde 1807 rangon de kampurbo kaj foirurbo.
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En la gimnazio instruis János Arany kaj lernis Zsigmond Móricz. En Kisújszállás naskiĝis:
- János Balázs (aktoro)
- biologo Lajos Ferenczy
- István Soós (kemiisto)
- ministro Gergely Szabó
- pentristo Móric Gábor
- skulptisto Lajos Papi
- Lajos Hegedűs (teatrestro)
- verkisto István Csukás.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- impona Urbodomo de Kisújszállás
- Kalvinana preĝejo (Kisújszállás)
- romkatolika preĝejo Nomo de Sankta Maria
Esperanto[redakti | redakti fonton]
Estas delegito de UEA tie.
Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]
Paĉir, Serbio
Eberschwang, Aŭstrio
Spišská Nová Ves, Slovakio
Szecseleváros, Rumanio
Serne, Ukrainio
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Kisújszállás települési választás eredményei (magyar nyelven) (html). Országos Választási Iroda, 2010. október 3. (Hozzáférés: 2012. január 21.)
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)