Kismaros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kismaros [kiŝmaroŝ], germane Kleinmarosh estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en Distrikto Szob. Maros devenas el la latina Mures, signifanta komunumo laŭ akvobordo. Kis signifas malgranda kaj diferencas de Nagymaros, kiu signifas granda-maros.

Strato en Kismaros
Ĉefplaco de Kismaros

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kismaros situas inter montaro Börzsöny kaj maldekstra flanko de Danubo kun haveno, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Szob. Pramo funkcias al Kisoroszi. Ĝi kontaktiĝas kun Verőce (Pest).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento germanoj fondis la vilaĝon. La unua mencio devenas el 1781. En 1945 la sovetoj forportis germandevenulojn al trudlaboro en Sovetunion. Inter 1976-1990 la komunumo kuniĝis al Verőce havanta la nomon Verőcemaros. La loĝantaro okupiĝis komence pri forstrumado, nuntempe frekventas labori al Vác.

La vilaĝo estas fama feriejo kaj ekskursejo. Vidindaĵo estas arbara fervojeto, kiu komence liveris arbojn, nuntempe turistojn.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kismaros mortis Mátyás Esterházy.