Kispáli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kispáli [kiŝpAli] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, Distrikto Zalaegerszeg. Kispál signifas: malgranda-Paŭlo. Paro de tiu vilaĝo estas Nagypáli.

Blazono de Kispáli

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Kispáli situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo kontaktiĝanta kun Nagypáli. Zalaegerszeg troviĝas 11, Vasvár 19, Zalaszentgrót 24, Körmend 25, Pacsa 30 km-ojn. La vilaĝeto havas solan straton.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1305. En 1929 lernejo estis konstruita, kie ĉambro servas por mesoj. Laŭ la popolnombrado en 2001 vivis en Kispáli 225 homoj (ĉiuj hungaroj). Vilaĝservo estas mobila poŝto, la municipa administracio funkcias en Nagypáli.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]