Kiu pagas la pramiston?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiu pagas la pramiston?
televida serio
Origina lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ĝenro televida dramserio
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 8
Elsendo
Elsendita 7 nov. 1977 – 26 dec. 1977
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Kiu pagas la pramiston? (angle: Who Pays the Ferryman?) estas brita televida serio de la BBC kiu estis elsendita en 1977. La okparta serio estis verkita de Michael Bird kaj produktita kaj reĝisorita de William Slater. Oni filmis en la fiŝista vilaĝo Elounda sur la greka insulo Kreto.

La serio ankaŭ fariĝis populara pro la temomuziko komponita de Giánnis Markópoulos.

Titolo[redakti | redakti fonton]

La titolo referencas al antikva greka mito en kiu la limo inter la Tero kaj la subtera mondo (Hadeso) estas formita de la rivero Stikso. La animoj de la mortintoj pasas tiun riveron pere de la pramisto Ĥarono. Por pagi la pramiston oni metis monerojn sur la okuloj de la mortinto. La demando en la titolo do referencas al engaĝiteco de iu ĉe la morto de iu alia.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Aktor(in)o Rolo
Jack Hedley Alan Haldane/Leandros
Betty Arvaniti Annika Zeferis
Takis Emmanuel Matheos Noukakis
Neil McCarthy Babis Spiridakis
Patience Collier Katharina Matakis
Nikos Verlekis Nikos Vassilakis
Mairi Sokali Elena Vassilakis
Alexis Sergis Alexis Vassilakis
Stefan Gryff Majoro

Epizodoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reen al hieraŭ (Return to Yesterday)
  2. Iuj parolas pri Aleksandro (Some Talk of Alexander)
  3. La longa ombro (The Long Shadow)
  4. Mortinto portu mian krucon (A Dead Man to Carry My Cross)
  5. Ricevu la lumon (Receive the Light)
  6. La akvoputo (The Well)
  7. Rivero por transiri (A River to Cross)
  8. La filinoj de Temiso (The Daughters of Themis)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]