Nohara Kiuiĉi
Aspekto
(Alidirektita el Kiuichi Nohara)
| Nohara Kiuiĉi | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 10-an de novembro 1871 |
| Morto | 29-an de junio 1948 (76-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Japanio Japana Imperio (–1947) |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto tradukisto |


NOHARA Kiuiĉi estis japana instruisto. Li naskiĝis la 10 nov. 1871 en Ĉofu, Jamaguĉi.
Esperantista Agado
[redakti | redakti fonton]NOHARA Kiuiĉi estis esperantisto de 1906. Li kunlaboris de 1907 je Le Monde Esperantiste, de 1908 je Internacia Pedagogia Revuo kaj Japana Esperantisto. Li tradukis el Sanskrito budhismajn sutrojn: Sukhavativjuho (1932), Samantamu-khaparivarto (1932) k. a. Li ankaŭ tradukis el ĉinaj klasikaĵoj de konfuciismo: Granda Lernado (1932), Doktrino de Mezeco (1932), La Libro-konstantaĵo de Fila Pieco (1933).
Traduko
[redakti | redakti fonton]Kiuichi Nohara. La samanta-mukha-parivarto, aŭ, Evangelio de avalokiteŝvaro:: XXIV-a ĉapitro de la fame konata budhisma sankta skribaĵo saddharma-pundarika-sutro. Eld. Japana Budhana Ligo Esperantista, 1934.

