Kioto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kjoto)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kioto (apartigilo)
Kioto

emblemo

granda urbo kun esceptoj • milionurbo • ĉefurbo de gubernio de Japanio • urbego • urbo de Japanio • turisma celloko • eksa ĉefurbo • universitata urbo • konferenca kaj turisma urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Insulo Honŝuo
Regiono Kansajo
gubernio gubernio Kioto
Poŝtkodo 600-0000–616-9999 • 520-0461–520-0465
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 463 723  (2020) [+]
Loĝdenso 1 768 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 1′ N, 135° 46′ O (mapo)35.011611111111135.76811111111Koordinatoj: 35° 1′ N, 135° 46′ O (mapo) [+]
Areo 827,83 km² (82 783 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Kioto (Japanio)
Kioto (Japanio)
DEC
Kioto
Kioto
Situo de Kioto
Kioto (Japanio)
Kioto (Japanio)
DEC
Kioto
Kioto
Situo de Kioto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kyoto [+]
vdr

Kioto (japane 京都 (きょうと) [kjoto] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas urbo en Japanio, ĉefurbo de la gubernio Kioto, Urbo aldifinita de registara dekreto. Ĝi estas la historie kaj kulture plej grava urbo de Japanio. Kioto situas en la regiono Kansajo (ankaŭ nomata Kinki), kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 1 463 723 loĝantoj sur areo de 827,83 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 768 loĝantoj/km².

La teritorio havas komunan limon kun Uĝi, Kameoka, Muko, Nagaokakjo, Jaŭata, Nantan, Oojamazaki, Kumiyama, Ocu, Takaŝima, Takacuki kaj Ŝimamoto.

Dum la epoko de Heian (7941192) kaj epoko de Muromaĉi (13381573) Kioto estis ĉefurbo. Ekde 794 ĝis 1868, Imperiestroj de Japanio loĝis en la urbo.

Kioto estas ankaŭ industria urbo. Grandaj entreprenoj (Kyocera, Shimadzu, Nintendo, ktp.) situas tie.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de la urba areo de Kioto situas en la Kiota Baseno, kiu ankaŭ kreas medion kie Kioto-Urbo estas ĉirkaŭita de montoj sur tri flankoj krom la sudo. Ĝi situas en la suda parto de la gubernio Kioto. Tra la urbo, la riveroj Kamo, Kacura, kaj Uĝi fluas. Nord-oriente de la urbo troviĝas Monto Hiej, nord-okcidente Monto Atago.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Industrio[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj industrioj
Entreprenoj

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

piedira vojo
Kioto, 1891
Pagodo de la budisma templo en Kioto
Kinkaku-ĵi, la ora pavilono
Kinkaku-ĵi, la ora pavilono
Kinkaku-ĵi, la ora pavilono

La urbo Kioto havas 11 kvartalojn.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Mondaj Kulturheredaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ora templo (Kinkaku-ĵi)
  • Kastelo de Niĵo (Niĵoŭ-ĵo)

Famaj ejoj[redakti | redakti fonton]

  • Kiota Palaco
  • Sanktejo Heian
  • Sanktejo Jasaka
  • Templo Dajgo
  • Templo Higahi-hongan
  • Templo Kurama
  • Templo Ninna
  • Templo Niŝi-hongan
  • Templo Tou
  • Kiota Turo

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĝidaj-Festo
  • Gion-Festo
  • Dajmonĝi-fajrofesto

Servoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Kioto[redakti | redakti fonton]

En Kioto vivis kaj aktivis la kompilinto de la Plena Verkaro Zamenhofa (PVZ), ludovikito.

Kioto-Esperanto-Societo [1] aktivas; ĝi havas kunsidojn ĉiumerkrede en la domo "Esperanto-Kaikan"[2], ĝi ankaŭ okazigas elementan kurson, ekspozicion kaj Zamenhofan feston ĉiujare.

Kioto kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Kioton:

En lia akompano Utnoa superlibelas
la landon de Honŝuo, meze de maro safira.
Ili alflugas Kjoton, kaj poste Sanhusagendon,
la lignan konstruaĵon sur tuta mondo plej vastan,
sanktejojn ĝardenitajn kun harmonia primeto.
Kaj la pentristo fama al Uttu diras indike:
-Leviĝas jen Rjoanji kaj la palaco Kacura,
la Ora Pavilono kaj la Reĝhalo Feniksa.
Vidu sur stratoj longaj la girlanditan amason
dum la Printempaj festoj de la Floranta Ĉerizo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Blogo de Kioto-Esperanto-Societo
  2. Esperanto-Kaikan. Arkivita el la originalo je 2014-02-25. Alirita 2014-05-21.
  3. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ginkaku-ĵi, la arĝenta pavilono
Kijomizu-dera, budhisma templo
Pagodo de la budhisma templo