Klára Bánfalvi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klára Bánfalvi
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1931 (1931-05-09)
en Budapeŝto
Morto 15-an de julio 2009 (2009-07-15) (78-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Klára Bánfalvi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánfalvi Klára estis hungara kajakisto, olimpiano, mondĉampiono, trejnisto. Ŝiaj ambaŭ geedziĝaj nomoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Berkes Gyuláné [berkeŝ djulAnE] kaj Fried Imréné.

Klára Bánfalvi[1] naskiĝis la 9-an de majo 1931 en Budapeŝto, ŝi mortis la 15-an de julio 2009 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Klára Bánfalvi ekde 1943 estis kajakisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj sur Danubo. Ŝi estis jam hungara ĉampiono unue post 2 jaroj, poste resume 36-foje inter 1945-1962 individue aŭ teame, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1947-1963. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948, Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kun bronza medalo duope, krome en mondĉampionumo ŝi estis la unua en 1954 duope en distanco 500 m. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1963. Ŝi akiris trejnistan licencon post 2 jaroj, poste ŝi estis trejnisto. En 1968 ŝi forlasis la landon kaj en Vieno ŝi malfermis restoracion, krome ŝi estis ekstera membro de Radio Libera Eŭropo. Ŝi edziniĝis dufoje.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]