Klári Balogh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klári Balogh
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de februaro 1913(nun 1913-02-03)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto 1999
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Klári Balogh [balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Klári estis hungara pupteatristo, aktoro.

Klári Balogh [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1913 en Budapeŝto, ŝi mortis ie en 1999.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Klári Balogh frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Teatra Akademio en 1931. Tiutempe ŝi lernis operkantadon private. En la sekva jaro ŝi debutis en Teatro Andrássy. En fino de 1933 ŝi havis rolojn en Teatro Magyar, poste ŝi translokiĝis al Szeged, kie ŝi apartenis al la loka teatro. En 1938 ŝi ricevis stipendion, inter 1939-1942 ŝi estis membro de Gaja Teatro, post la 2-a mondmilito al Operetoteatro (Budapeŝto). Ŝi estis pupteatristo inter 1951-1973 en Pupteatro (Budapeŝto), poste ŝi pensiuliĝis.

Ŝi havis edzon kaj naskis 2 filinojn.

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • A bor (1933) – Rozi
  • A királyné huszárja (1935) – aktorino
  • Zsiga bácsi (1940)

Elektitaj televiziaj pupteatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Süsü, a sárkány kalandjai (serio, 1977-1982)
  • Futrinka utca (serio, 1979) - S-ino Egerentyü
  • A nagyeszű sündisznócska (serio, 1981)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.