Klaĉ-Kunveno Post-Somera
| ||||
|---|---|---|---|---|
| Nomo | Klaĉ-Kunveno Post-Somera | |||
| Regiono | Nederlando | |||
| Periodo | aŭtuno | |||
| Organizanto | Nederlanda Esperanto-Junularo | |||
| Ekzistas ekde | 2012 | |||
| Celgrupo | junularo kaj junaj familioj | |||
| Informa retpaĝo | KKPS-paĝo | |||

Klaĉ-Kunveno Post-Somera (KKPS) estas ĉiujara Esperanto-renkontiĝo de 2012, kiu daŭrigis la tradicion de PSKK. En 2024 ĝi estis unufoje antataŭigita de VSKK 2024, sed ekde 2025 KKPS denove okazas. KKPS okazas kutime en Nederlando, kaj estas organizata de la Nederlanda Esperanto-Junularo.
KKPS celas allogi precipe junulojn, plejparte ekster Nederlando, kiuj jam parolas Esperanton kaj antaŭe jam partoprenis Esperanto-renkontiĝojn. La unua KKPS okazis de la 2-a ĝis la 4-a de novembro 2012 en Delft, kaj la lasta la 30-an de oktobro ĝis 1-a de novembro 2026 en Ommel. La tria kaj la kvara KKPS kunokazis kun la aŭtuna studsemajnfino de Esperanto Nederland. Komence KKPS okazadis en la unua semajnfino de novembro, poste tio moviĝis al la lasta semajnfino de oktobro, en kiu estas aldona horo pro finiĝo de somera tempo.
Varbilo por la aranĝo estis la humura gazeto Pos-Amiko.
Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj KKPS-oj
[redakti | redakti fonton]| Numero | Datoj | Jaro | Urbo | Lando | Partoprenantoj |
|---|---|---|---|---|---|
| 12-a KKPS[1] | 30-a de oktobro ĝis 1-a de novembro | 2026 | Ommel | 31 | |
| 11-a KKPS[2] | 28-a ĝis 30-a de novembro | 2025 | Gemert | 23 | |
| 10-a KKPS[3] | 28-a de oktobro ĝis 30-a de oktobro | 2022 | Delft | 66 | |
| 9-a KKPS[4] | 26-a de oktobro ĝis 2-a de novembro | 2021 | Ry | 35 | |
| nuligita | 31-a de oktobro ĝis 2-a de novembro | 2020 | Ry | ||
| 8-a KKPS[5] | 1-a ĝis 3-a de novembro | 2019 | Bodegraven | 25 | |
| 7-a KKPS[6] | 2-a ĝis 4-a de novembro | 2018 | Hunsel | 52 | |
| 6-a KKPS[7] | 27-a ĝis 29-a de oktobro | 2017 | Lunteren | 75 | |
| 5-a KKPS[8] | 28-a ĝis 30-a de oktobro | 2016 | Delft | 48 | |
| 4-a KKPS[9] | 30-a de oktobro ĝis 1-a de novembro | 2015 | Heerlen | 81 | |
| 3-a KKPS[10] | 7-a ĝis 9-a de novembro | 2014 | Wijk aan Zee | 47 | |
| 2-a KKPS[11] | 1-a ĝis 3-a de novembro | 2013 | Werkhoven | 57 | |
| 1-a KKPS[12] | 2-a ĝis 4-a de novembro | 2012 | Delft | 53 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- PostSomera KlaĉKunveno (1996 ĝis 2011)
- Verdaj Skoltoj Klaĉ-Kunveno (2024)

