Klaŭdo Roux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klaŭdo Roux
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1945 (1945-10-19) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Aix-Marseille University (1896-1971)
Okupo
Okupo likenologo • esperantistobotanikisto
vdr

Klaŭdo ROUX [Ru], en Esperanto Klaŭdo Ruso, estas franca sciencisto kaj esperantisto. Li naskiĝis en Provenco, Franco, en 1945, kaj iĝis scienca esploristo pri likenoj. Li kunordigis la redaktadon de la scienca parto de la nova PIV, kaj estas prezidanto de Franca Esperanto-Instituto. Li ankaŭ estas ano kaj vicsenatano de AIS San Marino.

La verkaro de Klaŭdo (Claude) Roux pri likenoj estas konsiderata kiel preskaŭ norma. Cl. Roux estas lia botanikista aŭtor-noma mallongigo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Klaŭdo ROUX naskiĝis en Oranĝo, Vaŭkluzo, Francio en 1945. Post la abiturienteco, li komencis altajn studojn pri biologio en la Fakultato pri Sciencoj de Marseille-Saint-Charles, ĝis 1968. Li iĝis licea profesoro pri biologio kaj geologio, inter 1969 kaj 1975. Poste li trapasis la CNRS konkurson, kaj iĝis esploristo pri likenologio. Inter 1975 kaj 2005, li estis esploristo pri likenologio ĉe CNRS ĉe la Laboratorio pri Botaniko de la Mediteranea Instituto pri Ekologio kaj Paleoekologio, Fakultato pri Sciencoj kaj Teknikoj de Saint-Jérôme en Marsejlo, Francio.

Li geedziĝis, kaj havas filon, kaj nepojn. Li estas denaska franca parolanto, parolas esperanton, kaj ankaŭ legas la anglan, la germanan, la hispanan, kaj la katalunan. Li parolas la provencan lingvon. Li estas prezidanto de la Asocio Franca pri Likenologio (AFL) Arkivigite je 2013-12-30 per la retarkivo Wayback Machine.

Aktivaĵoj en la esperanta movado[redakti | redakti fonton]

Klaŭdo ROUX eklernis esperanton sola, nur per libro, kaj iĝis bona esperantisto. Li trapasis la kapablecon.

Li partoprenis la Esperantan Grupon en Marsejlo[rompita ligilo] ("Centre Culturel d'Eperanto de Marseille") dum pli ol 20 jaroj. Li instruis la lingvon.

Li kunordigis la redaktadon de la scienca parto de la nova PIV (kun Michel Duc Goninaz), kaj estas prezidanto de Franca Esperanto-Instituto. Li ankaŭ estas ano kaj vicsenatano kaj fakarestro de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), San-Marino.

Klaŭdo Roux estas membro de SAT kaj regule partoprenas la kongresojn. Dum la kongreso de SAT, en Bratislavo, 2004, li faris prelegon titolitan "La natursciencaj terminoj en la Nova PIV".

Li verkis sian ĉefajn librojn esperante por devigi aliajn sciencistojn lerni la lingvon.

Esperantaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kun Clauzade G., Likenoj de okcidenta Eŭropo. Ilustrita determinlibro, 1984, Royan, S.B.C.O. édit., 893 + 2 p.
  • Kun Clauzade G. kaj Diederich, P., Nelikeniĝintaj Fungoj Likenloĝaj. Ilustrita determinlibro, 1989, , Soc. linn. Provence édit., Marseille, 142p.
  • Studo de la genro Strigula (Lichenes, Strigulaceae) en S-Francio. Graveco de la makrokondioj. (kune kun Bricaud O.) En: Bull. Soc. linn. Provence, 44: 117-134, 1993

Verkoj en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Kompleta listo de la verkoj de Klaŭdo Roux estas ĉi tie.

Rete legeblaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.