Klaŭno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto klaŭno devenas de la islanda clunni (per la angla clown). Fakte la origina radiko de tiu arto estis ne nur la veinda emo homa priridi la mallertulojn, la malriĉulojn, la stultulojn, kaj ridi pri ĉiaj malagrablaĵoj, kiuj ekokazas al aliaj, sed ankaŭ pli precize de la "socia rasismo", ĉar en ĝia origina senco la vorto clown estas malestima vorto por signi kampulon, misvestitan, ĉar mizeran, ŝajne stultan, ĉar senedukan, ktp.; en la komenco de la 19-a jarcento (ekzemple en la romanoj de la fratinoj Brontë), ĝi ankoraŭ havis tiun sencon. Simile tradicia komika risorto en la romiaj komedioj estis la sklavo je kiu oni ludis ŝercmistifikojn. Tial la klaŭnoj kutime surhavas mizerajn vestojn aŭ tro grandajn aŭ tro malgrandajn por ili, ktp. Ia alia praa formo de la klaŭnarto troviĝas en la personoj de la kortegaj bufonoj. Ofte nanuloj, aŭ aliaj misformuloj, sed ne nepre, kiuj ridigis la reĝojn aŭ grandsinjorojn. Ili restis famaj pro la libereco en iliaj paroloj, kiun ili ĝuis; ja ĉar ili estis teorie frenezuloj aŭ teorie diris nenion krom sensencaĵoj, tio donis al ili liberon diri kion ajn, inkluzive la veron al la reĝo, kion neniu ajn aliulo aŭdacus sen riski sian vivon! En la teatraĵoj de Michel de Ghelderoode kaj Ŝekspiro troviĝas famaj roloj de bufonoj.

Famaj klaŭnoj