Klaŭzuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ŝildo en klostro de la Monaĥejo Habsthal

Klaŭzuro (de malfrulatina clausura ‚fermo‘, claudere, ‚fermi‘) signifas la per limo apartigitan areon, rezervitan al la ordenanoj, kiun la ordenano rajtas forlasi nur post permeso de la superulo. Eksteruloj rajtas eniri en tiun areon nur sub certaj kondiĉoj limigitatempe (ekzemple, se temas pri ordenaspiranto, kuracisto aŭ metiisto). La klaŭzurareo de monaĥejo servas por la membroj de la komunumo kiel loko de retiriĝo kaj dissolvo de eksteraj influoj kaj kiel simbolo de la dezerto, en kiu la fruaj eremitoj vivis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Wiesflecker: „Wir haben strenge Klausur…“ Kirchenrechtliche und kirchenrechtshistorische Aspekte der päpstlichen Klausur am Beispiel der Benediktinerinnenabtei St. Gabriel. Grazer Universitätsverlag 15, Graz 2010, ISBN 978-3-7011-0179-5.
  • Peter Lippert: Klausur/Kloster In: Christian Schütz (Eld.): Praktisches Lexikon der Spiritualität. Herder, Freiburg im Breisgau, 1992, ISBN 3-451-22614-6, Sp. 716-719