Klajiĉevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klajiĉevo situas en la mapo en la verda munucipo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Klajiĉevo (klajitjevo) serbe Кљајићево, slave Kljajićevo, hungare Kerény, germane Kernei estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka, en municipo de Sombor. Tiu vilaĝnomo riceviĝis en 1949 memore al Miloŝ Kljajiĉ (Miloš Kljajić).

Situo[redakti | redakti fonton]

Klajiĉevo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Sombor-Vrbas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1391 en formo Sent Kiraj (=Sankta Reĝo). Post la turka serboj kaj germanoj alvenis. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 2002 loĝis en Klajiĉevo 6012 da homoj, (serboj 5603 (93 %), jugoslavianoj (1 %) kaj aliaj).

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]