Klana nomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klana nomo estas parto de individua nomo, portanta informojn pri la deveno de homo.

Nun plej ofte estas uzata nur unu klana nomo: familia nomo; en antaŭaj epokoj uzataj estis ankaŭ aliaj formoj de indikado de informoj pri prauloj en homa nomo. La plej simpla speco de klana nomo estas patronomo, sed ekzistas ankaŭ patrinonomo kaj avonomo. Plena ĉeno de klanaj nomoj povis atingi dekon da nomoj. Kun paso de tempo nomo aŭ kromnomo de unu el la plej famaj prauloj de aparta klana branĉo povis fiksiĝi kiel la ĉefa.

Krome informo pri klano povis esti enmetata en personan nomon. Ĉe kelkaj popoloj (ekzemple italoj kaj irlandanoj) ekzistis tradicioj, kiuj strikte reglamentis kiun ĉefnomon havu infano, kaj depende de vico laŭ aĝo iuj gefiloj ricevadis nomon de avo, aliaj de patro, triaj de onklo, aŭ respektive tiun de avino, patrino aŭ onklino.