Klara (Scientologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Dianetiko kaj Scientologio, Klara estas unu el la ĉefaj videblaj "statoj" kiujn praktikantoj strebas atingi dum sia vojo super la Ponton al Tuta Libereco. La staton Klara oni atingas, kiam oni supozeble liberiĝas de la influo de engramoj, nevolataj emocioj aŭ doloraj traŭmatoj ne volonte disponeblaj al la konscia menso. Scientologoj kredas, ke homoj amasigas anksiecojn, psikosomatajn malsanojn, kaj aberacion pro ricevi engramojn tra siaj aktualaj aŭ pasintaj vivoj, kaj ke per apliki Dianetikon, ĉiuj homoj povas atingi la staton Klara.[1]

Klarulo estas difinita de la Eklezio de Scientologio kiel persono, kiu ne plu havas "reagan menson" kaj do estas libera de la negativaj efikoj de la reaga menso. Klarulo estas dirita esti "ĉe kaŭzo super" (tio estas, en rego de) sia "mensa energio" (siaj pensoj) kaj kapabla pensi klare eĉ kiam alfrontita kun la situacioj kiuj mem en pli fruaj tempoj kaŭzis por ĝi malfacilecon. La sekva nivelo de spirita evoluado estas tiu de Funkcianta Tetano. Homo, kiu ne atingis la staton de Klara estas nomata "antaŭklara."[2]

Dianetiko asertas, ke ies konscio estas influita de la stimul-responda naturo de la reaga menso. Atingi la staton de Klara signifas, ke homo venkis la reagan menson kaj estas en plena rego de sia analiza menso. Laŭ Hubbard: " Klarulo estas estaĵo, kiu ne plu havas sian propran reagan menson, kaj do suferas neniun el la malbonaj efikoj, kiujn la reaga menso povas kaŭzi. La Klarulo havas neniujn engramojn, kiuj, restimulitaj, elĵetas la pravecon de ĝiaj komputadoj, per enigi kaŝitajn kaj falsajn datumojn."[3] Sociologo Roy Wallis notis, ke “Esti Klara signifis kapabli fari ĉiujn tiujn aferojn, kiujn neniu aktuale povis fari, kaj al kiuj oni aspiris tiel senespereme.”[4] Estas taksite, ke la kosto atingi la staton Klara en Scientologio estas $128 000.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Goldstein, Laurie. "Defectors Say Church of Scientology Hides Abuse", The New York Times, 6 Marto 2010.
  2. Bromley, David G. "Making Sense of Scientology", in James R. Lewis. Scientology. Oxford University Press, 2009, p. 92.
  3. What is Scientology web site
  4. {{{Titolo}}}.
  5. How Much Does Scientology Cost?