Saltu al enhavo

Klaretbrusta fruktokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Klaretbrusta fruktokolombo
Bildo de Joseph Smit
Bildo de Joseph Smit
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ptilinopus
Specio: Klaretbrusta fruktokolombo

P. viridis

Ptilinopus viridis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Klaretbrusta fruktokolombo, Ptilinopus viridis, laŭ kio ankaŭ Verda fruktokolombo, estas mezgranda fruktokolombo de la genro Ptilinopus. Ĝi troviĝas en Molukoj, Nov-Gvineo kaj Salomonoj. Ilia natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj.[1]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

En 1760 la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson inkludis priskribon de la Klaretbrusta fruktokolombo en sia sesvoluma Ornithologie bazita sur specimeno kolektita en Ambon, unu el la insuloj Molukoj de Indonezio. Li uzis la franclingvan nomon La tourterelle verte d'Amboine kaj la latinlingvan Turtur viridis amboinensis.[2] Kvankam Brisson stampis la latinlingvajn nomojn, tiuj ne kongruas kun la dunoma sistemo kaj ne estas agnoskitaj de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo.[3] Kiam en 1766 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian Systema Naturae por la 12a eldono de sia verko, li aldonis 240 speciojn kiuj estis antaŭe priskribitaj de Brisson.[3] Unu el tiuj estis la Klaretbrusta fruktokolombo, kiun li metis kun ĉiuj aliaj kolomboj en la genro Columba. Linnaeus inkludis mallongan priskribon, stampis la duvortan nomon Columba viridis kaj citis la verkon de Brisson.[4] La specia nomo viridis estas la latina vorto por "verda".[5] Tiu fruktokolombo estas nun metita en la genrob Ptilinopus kiu estis enkondukita en 1825 fare de la angla natursciencisto William Swainson.[6][7]

Oni agnoskis la jenajn ses subspeciojn:[7]

La Klaretbrusta fruktkolombo estas 20-21 cm longa. La plumaro estas ĉefe verda krom bone difinita makulo de malhelruĝbrunaj plumoj en la gorĝo kaj supra brusto; tio estas la tialo de la ordinara nomo kun aludo al la vinospeco klareto. La vizaĝo kaj antaŭkrono estas bluecgrizaj kaj ŝultro havas bluetgrizan makulon.[8] La irisoj estas oranĝaj kaj la piedoj estas ruĝaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Prin J. & G. (1997) Encyclopédie des Colombidés. Editions Prin, Ingré, 551 p.
  2. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, especes & leurs variétés 1 (French, Latin). Jean-Baptiste Bauche, p. 152–153, Plate 15 fig 2. La du steloj (**) en la starto de la fako indikas, ke Brisson bazis sian priskribon sur la ekzamenado de specimeno.
  3. 3,0 3,1 (1910) “Collation of Brisson's genera of birds with those of Linnaeus”, Bulletin of the American Museum of Natural History 28, p. 317–335. 
  4. Linnaeus, Carl. (1766) Systema naturae : per regna tria natura, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 12‑a eldono 1, Part 1 (latine), Laurentii Salvii.
  5. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  6. (1825) “On the characters and natural affinities of several new birds from Australasia; including some observations on the Columbidae”, Zoological Journal 1, p. 463–484 [473–474]. 
  7. 7,0 7,1 Pigeons. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 14a de Marto 2020 .
  8. (2020) “Claret-breasted Fruit-dove (Ptilinopus viridis)”, Handbook of the Birds of the World Alive. doi:10.2173/bow.cbfdov1.01. 240714615. Alirita 14a de Marto 2020.. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]