Klarvideco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klarvideco estas kapableco kontaktiĝi nealireblajn kampojn de informado aŭ vidi mensajn bildojn sen helpo de fizikaj okuloj kaj trans limigoj de ordinara tempo kaj spaco. En spiritismo oni nomas ĝin ankaŭ "duobla vidado" aŭ "dua vidado". La dua vidado estas la vidado de la animo.

La kapablo de klavirdeco estas konstanto, ĝia praktikado ne pro troa materieco de Tero.[Kontrolenda lingvaĵo]

Plej ofte, klarvideco estas spontanea, sed ofte, ankaŭ ofte elvoviĝas per la volo de tiu, kiu ĝin posedas. La duobla vidado povas kreski per ekzercado, sed dependas de fiziologia strukturo de individuo. Estas organismoj kiuj tute ne taŭgas por ĝi. Sekve, ĉar fizika strukturo estas hereda, ankaŭ klavirdeco ankaŭ estas ligita al familia heredaĵo. Sed, malsimile al plejmulto de korpaj kapabloj, kresko de klarvideco per edukado ankaŭ transiĝas de unu al alia familiano. Do, ankaŭ en kelkaj popoloj, klarvideco estas pli ofta ol en aliaj.

Malsaneco, alproksimigo de iu danĝero, granda afekcio povas kaŭzi aperon de duobla vidado. La korpo troviĝas en aparta stato, kiu ebligas al la spirito vidi, kion oni ne povas vidi per la korpaj okuloj.

Ne ĉiam, personoj dotitaj per duobla vidado konscias pri ĝi. Ili ofte opinias ĝin tute natura afero, kaj multaj kredas, ke se ĉiuj homoj sin bone observus, al ĉiuj same okazus.