Klasa reunuigo
Klasa reunuigo estas reunuiĝo de iama lerneja klaso, ekzemple post certa nombro da jaroj post la disiĝo de la klaso, por ke la iamaj lernantoj povu denove renkontiĝi. Ĉe klasa reunuiĝo, la iamaj samklasanoj kutime parolas pri siaj memoroj el la lernejo, kaj ankaŭ pri tio, kio okazis al diversaj samklasanoj en la jaroj ekde la disiĝo de la klaso. Klasa festo povas esti organizita rilate al la reunuiĝo.
Klasaj reunuiĝoj povas esti organizitaj de la lernejo, ekzemple kiam pasis 10 jaroj de kiam la klaso forlasis la lernejon, aŭ laŭ iniciato de unu aŭ du el la iamaj lernantoj en la klaso.
iamaj studentoj de lerneja jaro kunvenas por renovigi ligojn kaj dividi memorojn. La kialo ofte estas scivolemo pri kio fariĝis el iliaj iamaj samklasanoj. Iamaj instruistoj estas kelkfoje invitataj al klasaj reunuiĝoj. Ili ofte renkontiĝas antaŭ la malnova lernejkonstruaĵo, vizitas ĝin, kaj revivas memorojn.
Verŝajne la granda defio estas denove trovi la iamajn samklasanojn post tiom da jaroj pasintaj, ĉar ne ĉiuj emas resti ĉe la sama loĝloko, kaj iuj kiuj translokiĝis for foje ja deziras vojaĝi reen por vizito al la iama hejmloko kaj rerenkontiĝo kun iliaj iamaj samklasanoj.