Klasbatalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klasbatalo estas ofte uzata nocio, kiu venas el la teorio de Karl Marx kaj estas uzata – ne nur de marksistoj – por klarigi la decidajn socialajn kaj politikajn konfliktojn inter la sociaj klasoj (klasaj kontraŭdiroj) kaj priskribi la ŝanĝiĝojn de la sociaj rilatoj.

Laŭ la teorio de la dialektika materiismo, en la klasa socio troviĝas esenca kontraŭdiro – la klasa antagonismo pro kontraŭaj klasinteresoj – kiu esprimiĝas en konflikto inter la posedantoj de la laborforto – la tiel nomataj proletoj – kaj la posedantoj de produktiloj – la tiel nomataj kapitalistoj. Ĉe tiu konflikto temas pri la tiel nomata klasbatalo.

Estiĝo de la klasbatalo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Karl Marx, la ĉiama elirpunkto por la klasbatalo estas la ekonomiaj interesoj de la kapitalo, la profita rilato inter labortempo de la dungitoj kaj la elpagita salajro. La plusvaloro fontas el la diferenco inter la valoro kreita de laboristo per sia laborforto (uzante la produktiloj posedataj de la kapitalisto) kaj la valoro de la produkto en la merkato. La plusvaloro estas la elpagita salajro. El tio venas la ĉiama deziro de kapitalistoj por pli da pluslaboro aŭ malpli da elpagenda salajro. (Plilongigo de la labortempo, malaltigo de salajro, translokigo de fabriko al malalt-salajraj landoj aŭ surloke altigo de la produktiveco.)

Laŭ teorioj de Markso tiu ĉiama profitpelo de kapitalistoj kondukas la proletaron al mizero kaj pro tio ili ribelas kaj venkos la kapitalismon. La komuna mizero devus unuigi la laboristaron kaj komune ŝanĝi la sociajn rilatojn per kolektivigo de la produktiloj.

Dum la periodo de "Malvarma milito", tiu teorio montris sin malprava, klarigo laŭ la marksistoj estas eble pro tio, ke la Unua Mondo (Landoj regitaj de kapitalismo) konsentis pro timo de revolucio al kompromisoj al sia laboristaro kaj iel "subaĉetis" ilin. Sed post disfalo de soveta landobloko, fino de konkuro inter la du ideologioj (kapitalismo kaj socialismo), laŭ marksistaj komentistoj, ankaŭ finis tiun intereson al kunlaboro kun laboristaro; tial komence de 21-a jarcento la kapitalistaj rondoj kaj ties registaroj pli kaj pli deprenas la – dum la pasintaj 50 jaroj – akiritaj rajtoj de la laboristoj. Tiun nunan situacion ekkontraŭbatalas la alimondismuloj.

La marksista teorio ne konsideras aliajn kaŭzojn, motivojn kaj celojn de la preteco ellabori kaj respekti sociajn rajtojn, ol materia intereso kaj forto-ekvilibroj, sed aliaj filozofioj, precipe la prisocia doktrino de katolika eklezio diras, ke ekzistas ankaŭ aliaj koheraj argumentadaj sistemoj ol tiuj de la marksismo, nome etikaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]