Saltu al enhavo

Klasifiko de loknomoj

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La demando pri klasifikado de loknomoj estas malnova okupo, ofte diskutebla kaj kontraŭdira. La plej simpla ŝajnas divido de geografiaj nomoj laŭ speco de objektoj - en la unua nivelo kaj laŭ karaktero de signifoj - en la dua nivelo.

  1. Oronimoj - Nomoj de relief-elementoj kaj formoj: kontinentoj, insuloj kaj duoninsuloj, montaroj kaj montoĉenoj, montoj kaj montpintoj, valoj kaj ebenaĵoj, plataĵoj, intermontoj, kavaĵoj k.s.
  2. Landnomoj - Nomoj de vastaj loĝitaj areoj: mondpartoj, landoj, regionoj, provincoj.
  3. Urbonomoj - Nomoj de loĝlokoj: urboj, vilaĝoj, urbetoj, diversaj stacioj k.a.
  4. Hidronimoj - Nomoj de riveroj, fontoj, lagoj, maroj, oceanoj, akvorezervejoj, kanaloj, golfoj, markoloj.
  5. Loknomoj diversaj - Nomoj de plantaraj areoj: arbaroj, parkoj, herbokampoj, stepoj, dezertoj, k.t.p.
  6. Mikrotoponimoj - Nomoj de urbaj kvartaloj, stratoj, placoj, trapasejoj, pontoj k.a.

Laŭ karaktero de signifoj, loknomoj dividiĝas je multaj grupoj. La plej oftaj estas: (a) Fizika eco de la objekto: grandeco, alteco, koloro, formo; (b) Anatomiaj terminoj (t.n. metaforaj toponimiaĵoj): buŝo, nazo, korno, dorso; (c) Mastrumaj objektoj kaj iloj; (d) Fitotoponimoj, t.e. nomoj de kreskaĵoj; (e) Zootoponimoj; t.e. nomoj de animaloj; (f) Antrotoponimoj, t.e. nomoj (familinomoj, moknomoj).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]