Klasika ĉina lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
maldekstra estas "homo", kaj dekstra estas "jaro".
Regionoj kie oni uzis la klasikan ĉinan.

Klasika ĉina lingvo estas tradicia formo de skribita ĉinlingvo. Ĝi baziĝas sur la gramatiko kaj vortaro de la antikva ĉina, pro tio ĝi estas malsama de iuj ajn modernaj parolataj formoj de la ĉina. La klasika ĉina iam estis uzata por preskaŭ ĉiuj formalaj leteroj antaŭ kaj dum la komenco de la 20a jarcento en Ĉinio, kaj dum pluraj malsamaj periodoj en Koreio, Japanio kaj Vjetnamio. Tiam, la lingvo funkciis kiel internacia lingvo inter diplomatoj en Orientazio. Inter ĉinaj parolantoj, la klasika ĉina estis plejparte anstataŭita de skribita regiona ĉinlingvo (白话; pinyin: báihuà, "ordinara parolado"). La skribita regiona ĉina estas skribstilo simila al la moderna parolata Mandarena ĉina. Samtempe, ne-ĉinaj parolantoj plejparte forlasis la klasikan ĉinan, kaj uzis siajn lokajn lingvojn aŭ dialektojn anstataŭe.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Oni nomas la lingvon aŭ tekston jene:

  • 古文: ĉine (pinyin): gǔ wén, "malnova teksto".
  • 文言文: ĉine wényán wén, "teksto de skribita lingvo".
  • 漢文: ĉine hànwén; japane かんぶん, kanbun; koree 한문, hanmun; vjetname Hán văn (ĉiu signifas "Han-an skribon").

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La klasika ĉina La mandarena (pinjino) La japana (hepburna transskribo) La korea (norma transskribo) La vjetnama (Quốc Ngữ) signifo
春眠不覺曉 Chūnmián bù jué xiǎo Shunmin akatsuki o oboezu Chunmyeon bulgakhyo Xuân miên bất giác hiểu Printempa dormo ne konas noktofinon. (Meng Haoran)
國破山河在 Guó pò shān hé zài Kuni yaburete sanga ari Gukpa sanha jae Quốc phá sơn hà tại La lando estas rompita, kvankam montetoj kaj riveroj restas. (Du Fu)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]