Klasika mekaniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Klasika mekaniko estas tiu mekaniko kiu neglektas relativecon kaj kvantumajn aspektojn je la studo de la movo de la korpoj aŭ mekaniko. Historie klasika mekaniko venis unue, dum kvantuma mekaniko kaj relativeca mekaniko estas pli novaj. Kvantuma mekaniko kaj relativeca mekaniko disvolviĝis frue en la 20-a jarcento.

Multfoje aperas kiel neŭtona mekaniko (grave elvolita de Isaac Newton), kvankam oni povas inkludi aliaj alproksimiĝoj al la fako, kiel tiel de Leibniz. Newton studas movon laŭ ĝiaj kaŭzoj (fortoj), tamen aliaj studas ĝin laŭ ĝiaj efektoj (energiŝanĝoj).

Klasika mekaniko trafas pri movo de makroskalaj objektoj, tiel kiel pafaĵoj, maŝineroj aū kosmaj objektoj, ekzemple spacveturiloj, planedoj, steloj kaj galaksoj. Ĝi eltenas precizajn rezultojn pri la movo de tiuj objektoj, kaj estas unu el la plej malnovaj kaj ampleksaj fakoj en scienco kaj teknologio. Ene de tiu fako, multaj specialaj fakoj enestas, tiuj pri gasoj, likvoj aū solidoj, ktp.

Klasika mekaniko estas fako de fiziko kie la determina movado de objektoj studiĝas. Ĝi inkluzivas kelkajn diversajn fakojn kiuj prezentas specialigitajn formojn aŭ etaĝojn de disvolvado:

Lagranĝa mekaniko kaj hamiltona mekaniko estas reformulaĵoj de la klasika mekaniko per la aliaj matematikaĵoj.

Plejmultaj el la supraj estas iel ekvivalentaj, aŭ ekzakte ekvivalentaj aŭ ekvivalentaj laŭ specialaj cirkonstancoj. Ekzemple, lagranĝa mekaniko estas ĉiam ekzakte ekvivalenta al neŭtona mekaniko, sed en ĝia plej simpla formo, hamiltona mekaniko estas ekvivalenta al la antaŭaj du nur kiam ne estas frotaj aŭ trenaj fortoj. En aliaj kazoj, antaŭe menciita fako de mekaniko estas nur oportuna specialigita formo: neŭtona mekaniko povas uziĝi por dedukti statisikan mekanikon, kaj statistika mekaniko rekte produktas, pli precize, ĉiujn la rezultojn de termodinamiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]