Klasika tiparo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la eŭropa tipografio, klasika tiparo estas duuskla tiparo, kiu kombinas la majusklojn devenantajn el la kvadrata majuskla skribo de la antikvaj greka-romiaj monumentoj, kaj la minusklojn devenantajn el la karolida minuskla skribo.

Komparo de presaĵo klasika kaj teksto kursiva (1499)

Tiu tipara stilo estas alternativo al la stiloj kursiva kaj gotika. En la frua Renesanco oni uzis en libro aŭ rektan stilon klasikan, aŭ klinitan stilon kursivan, aŭ stilon gotikan, sed ne ian kombinon da ili; nun ni uzas klasikstilajn tiparojn kiel stile neŭtralajn tiparojn ĉeftekstajn, kaj kursivon kiel rimedon por tipografia emfazo. Alivorte, la klasika stilo kaj kursivo nun funkcias kiel tiparaj fasonoj ene de tipara familio.

En la tradicio germana-rusa oni nomas klasikan stilon «antikva»; en la tradicio angla-franca oni nomas ĝin «roma» (dum la kursivon oni nomas «italia»: italics, italique). La esperanta termino klasika estas provo eviti elekton inter la du skoloj.

Proprasence, klasika stilo estas rekta stilo kun serifoj; tamen kadre de tipara familio, en la tradicio angla-franca oni povas apliki la respondan terminon «roma» (t.e. Roman, romain) al ĉia ajn rekta tiparo, interalie por tiparo senserifa.