Klasikaj elementoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klasikaj elementoj de antikva Grekio

4 elementoj

La kvar klasikaj elementoj estas, laŭ antikva greka filozofio:

  • fajro (kaj varma kaj seka)
  • tero (kaj malvarma kaj seka)
  • aero (kaj varma kaj malseka)
  • akvo (kaj malvarma kaj malseka)

Ĉio en la mondo kaj la ĉielo estis supozata konsisti el ĉi tiuj kvar elementoj. Platono menciis la teorion kiel antaŭ-Sokratan de oriĝino, atribuante la liston al la antikva filozofo Empedoklo.

Kelkaj filozofioj inkluis kvinan elementon, nome la "kvintesencon", aŭ eteron laŭ Aristotelo, ĉar, kvankam Fajro, Tero, Aero kaj Akvo estas teraj kaj korupteblaj, la steloj estas eternaj (la vorto "etero" venas el greklingva vorto signifanta "eterna"), kaj pro tio devas konsisti el ĉiela substanco.

Laŭ moderna scienco, ĝenerale videbla materio estas enklasigata kiel aŭ solida (Tero), aŭ likva (Akvo), aŭ gaso (Aero); kvara elemento antaŭ nelonge ektrovita estas plasmo (Fajro). Tiele la kvar antikvaj grekaj elementoj konformas al la nuntempaj Statoj de Matiero.

Klasikaj elementoj de antikva Ĉinio