Klaus Hermsdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klaus Hermsdorf
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1929 (1929-06-16)
en Camburg
Morto 16-an de marto 2006 (2006-03-16) (76-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo filologo • germanisto • literatursciencisto • universitata instruisto
vdr

Klaus HERMSDORF (naskiĝinta la 16-an de junio 1929 en Camburg, mortinta la 6-an de marto 2006 en Berlino) estis germana filologo (germanistiko) kaj literaturhistoriisto. Li taksitis korifeo de la esplorado de Franz Kafka en GDR.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trapaso de la abiturienta ekzameno en 1947 en Gera li laboris en 1948/49 kiel gazetara referendario ĉe la urba konsilio kaj poste li estis inter 1949/50 helpredaktisto ĉe la ĵurnalo "Thüringische Landeszeitung" en Vajmaro. Inter 1950 kaj 1954 li studis germanistikon, arthistorion kaj teatrosciencojn ĉe Humboldt-Universitato en Berlino. La ŝtatekzamenlaboraĵon li faris pri la temo Begriff der Arbeit in Goethes Wilhelm Meisters Wanderjahre ĉe profesoro Leopold Magon. Post 1954 Hermsdorf iĝis scienca asistanto ĉe Alfred Kantorowicz, kiu en 1957 fuĝis al Okcidenta Berlino. Li doktoriĝis per defendo de la tezo Franz Kafkas Romanfragment 'Der Verschollene' (Amerika).

Inter 1961 kaj 1964 Hermsdorf estis lektoro pri germana lingvo ĉe Universitato de Karolo en Prago kaj en 1963 li ĉeestis la konferencon pri Kafka en Liblice. En 1964 li reiris Berlinon kie li transprenis la gvidadon de la sekcio pri la aktualega germanlingva literaturo. En 1967 li habilitiĝis pri la Tomason-Mann-rilata temo Thema Thomas Manns Schelme. Untersuchungen zur Entwicklung eines Figurentyps. Inter 1968 kaj 1974 li estis docento pri germana literatur historio ĉe la Germanistika instituto respektive la pli malfrue el ĝi estiĝinta ero Sektion Philologie/Germanistik ĉe Humboldt-altlernejo. Samtempe li ankaŭ vokitis kiel docento ĉe la Universitaton de Varsovio tenadante tiun ĉi docentecon eksterlandan ĝis 1973. En 1974 li iĝis orda profesoro pri germana literaturhistorio ĉe la Universitato de Greifswald. Post kvino da jaroj faritis nova voko el Berlino kie li restis ĝis retiriĝo en 1994.

Malgraŭ konstante malboniĝanta vidkapablo Hermsdorf laboris ankoraŭ multajn jarojn per speciale taŭgigita komputilo kun sonigfunkcio. En 2006 aperis postmorte ĉe la eldonejo Theater der Zeit membiografio de li.

Publikaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • eldonistece: Das erzählerische Werk Thomas Manns. Entstehungsgeschichte, Quellen, Wirkung. Berlin/Weimar 1976.
  • Kafka in der DDR: Erinnerungen eines Beteiligten, eldonis Gerhard Schneider und Frank Hörnigk. [Theater der Zeit. Komuna projekto kun Brecht-Haus Berlin]. Berlin, Theater der Zeit, 2006, ISBN 978-3-934344-93-8
  • (kun Hugo Fetting kaj Silvia Schlenstedt) Exil in den Niederlanden und in Spanien. Reclam, Leipzig 1981 [okcidentgermana aparta eldono: Röderberg-Verlag, Frankfurt am Main 1981, ISBN 3-87682-482-6]
  • Amtliche Schriften – Kritische Ausgabe, eldonis Klaus Hermsdorf + Benno Wagner. S. Fischer Verlag, Frankfurt, 2004, ISBN 978-3-10-038183-5
  • Kafka. Weltbild und Roman. Rütten & Loening, Berlin, 1961.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]