Klaus Mann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klaus Mann

Klaus MANN (* la 18-an de novembro 1906 en Munkeno, † la 21-an de majo 1949 en Cannes, Francio) estis germana verkisto. Li estis filo de Thomas Mann, frato de Erika Mann, Elisabeth Mann kaj Golo Mann kaj nevo de Heinrich Mann.

En la 1920-aj jaroj Klaus Mann ĉefe laboris por la teatro, eĉ aktoris kune kun sia fratino Erika en sia memverkita dramo Anja und Esther. Kontraste al sia patro Thomas, Klaus Mann neniam kaŝis sian gejecon, eĉ verkis romanon (Der fromme Tanz) pri la temo, kvankam samseksemo en tiu ĉi tempo estis laŭleĝe malpermesita.

En 1933 li fuĝis de la nazioj, unue al Francio, poste al Nederlando kaj al Usono, kie li en la jaro 1943 fariĝis usona civitano. Mann mortis en 1949 pro trodozo da dormigiloj.

Listo de verkoj

  • Anja und Esther (dramo, 1925)
  • Revue zu Vieren (komedio, 1926)
  • Der fromme Tanz (romano, 1926)
  • Heute und Morgen (eseo, 1927)
  • Kind dieser Zeit (membiografio, 1932)
  • Symphonie pathétique (romano, 1935)
  • Mephisto. Roman einer Karriere (romano, 1936)
  • Der Vulkan (romano, 1939)
  • The Turning Point (membiografio, 1942)