Klaus Schädelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klaus Schädelin
Klaus Schädelin (1958)
Klaus Schädelin (1958)
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1918 (1918-09-17)
en Berno
Morto 13-an de decembro 1987 (1987-12-13) (69-jaraĝa)
en Berno
Tombo Bremgarten cemetery vd
Religio protestantismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de BernoUniversitato de Bazelo vd
Familio
Patro Albert Schädelin vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto • parson • scenaristo vd
Verkado
Verkoj Q25392859 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Klaus Schädelin (naskiĝis la 17-an de septembro 1918 en Berno; mortis la 13-an de decembro 1987 samloke) estis svisa reformita pastro, politikisto kaj verkisto.

En 1955 publikiĝis lia plej konata verko, la junulara romano Mein Name ist Eugen, kiu en 2004 sub sama titolo estis transformita al kineja filmo.

En 1958 li kiel reprezentanto de la alternativa-ekologia partio Junges Bern ("juna Berno" estis elektita en la urban registaron de Berno. Tie li respondecis pri socia helpo kaj sano, parte ankaŭ pri polico kaj urba konstruado. De 1962 ĝis 1970 li krome estis membro de kantona parlamento. En 1973 li pro malsaneco retiriĝis el la loka politiko kaj el sia pastra laboro. Samjare li estis fondomembro de la socia fondaĵo Terra Vecchia kaj ĝia unua prezidanto. De 1983 ĝis 1985 li estis kritika aŭturo kaj parolisto de la satira programo Zytlupe ("lentmova rapideco") de de la unua svisa radiokanalo.

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mein Name ist Eugen, eldonejo Zwingli, Zuriko 1955; eldonejo TVZ, Zuriko 29-a eldono 2005, ISBN 3-290-11470-8
  • Wenn Sie nach Syrien gehen ("kiam vi iras al Sirio", fotoj de René Gardi), eldonejo Scherz, Berno 1961
  • Bern von oben herab ("Berno de supre", tekstoj pri fotoj de Fernand Rausser), eldonejo Benteli, Berno 1976
  • Zeitlupe – Zytlupe ("lentmova rapideco"), eldonejo Cosmos, Muri ĉe Berno 1986

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]