Klaus Zelzer
Klaus ZELZER (naskiĝinta la 16-an de majo 1936 en Vieno) estas aŭstra klasika filologo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studo de klasika filologio ĉe la universitato de Vieno li doktoriĝis en junio 1962 post defendo de la tezo Untersuchungen zum Charakter der Briefsammlung des jüngeren Plinius (pri Plinio la Juna). Poste laboris li docentante altlerneje antaŭ habilitiĝo kaj nomumiĝo je eksterorda profesoro.
Okupoj liaj estas la latinlingva literaturo de Malfrua Antikveco, aparte tekstoj de la patroj de la Eklezio. Krom tekstkritikaj eldonoj (Die alten lateinischen Thomasakten, Berlin 1977; Regula Basili a Rufino latine versa, Wien 1986; Regula Magistri) verkis li diversajn eseojn kaj artikolojn pri la estiĝo de la Benediktana regulo kaj pri la skribaĵo De officiis de Ambrozio de Milano. De 1981 li kuneldonis la (nun malaperintan) gazeton "Regulae Benedicti Studia".
Edzigis lin la latinistinoj kaj ekleziteksta fakulino Michaela Zelzer.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Kürschners Deutscher Gelehrten-Kalender, eldono 2003, volumo 3, p. 3803.
- Klaus & Michaela Zelzer: Ambrosius, Benedikt, Gregor. Philologisch-literarisch-historische Studien im Gedenken an Michaela Zelzer, prilaboris kaj eldonis K. Zelzer, LIT, Vieno 2015
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Klaus Zelzer en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- ligiloj ĉe DDB