Klaviceno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flamanda klaviceno.

Klaviceno (itale: clavicembalo, el latine: clavis - klavo; cymbel - cimbalo) estas pluka korda klavara instrumento, tre populara en la jarcentoj de 15-a ĝis 18-a.

Malsame ol piano, en klaviceno kordojn ne cikigas marteloj, sed pikiloj (tial pluka kordinstrumento). Pro tio sono de klaviceno estas mallonga, mallaŭta kaj malforta.

Specoj de klaviceno[redakti | redakti fonton]

Klaviceno estis multfoje plibonigata kaj konformigata al ia celo. Jen kelkaj "plibonigaĵoj".

  • spinedo - kvinokta, unuklavara, populara en 15-, 16- kaj 17-jarcentaj domoj;
  • tabloklaviceno (angle Virginals) - populara en Anglio speco de klaviceno, ĝi havis unu kvaroktan klavaron, ĝia skatolo estis ortangula kaj ĝi ne havis la piedojn (el tio la nomo);
  • unuvoĉa klaviceno - dufoje pliigita nombro de kordoj.

Famaj muzikistoj komponintaj por klaviceno[redakti | redakti fonton]