Saltu al enhavo

Kleenex

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kleenex
varomarko Redakti la valoron en Wikidata
Dum 12-a de junio 1924 - nuntempe/nekonata
Sidejo Nanterre
Lando Usono
Agokampo vizaĝtuko • paper towel • tampono • Vindotuko
Posedata de Kimberly-Clark (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
TTT Oficiala retejo
v • d • r
Origina Kleenex-varmarko de 1925.
Pli malnova, retuŝita versio de la Kleenex-emblemo, kiel uzite de 1992 ĝis 2007.
Pakaĵo da unu-uzaj naztukoj estas metita sur malferma naztuko

Sub la varmarko Kleenex, la usona kompanio Kimberly-Clark vendas paperajn higienajn produktojn ekde 1924. En anglalingvujo, la termino estas uzata sinonime kun naztuko.[1] La marko havas aliajn paperajn produktojn kiel buŝtukojn, necesejan paperon, vindotukojn, viŝtukojnkaj aliajn produktojn. Kleenex-produktoj estas fabrikitaj en pli ol 30 landoj kaj venditaj en pli ol 170 landoj. La marko Kleenex estas agnoskita tutmonde kaj foje estas uzata kiel ĝenera nomo por papera naztuko, precipe en Usono.[2]

La materialo, el kiu oni faras naztukojn, nomiĝas " Celulozo " (celukotono) kaj estis evoluigita de la kompanio Kimberly-Clark dum la Unua Mondmilito por uzo kiel filtrilo en gasmaskoj. En 1924, Kimberly-Clark estis la unua en la okcidenta mondo, kiu produktis vizaĝtukojn [3] (paperaj naztukoj estis uzataj en Japanio dum centoj da jaroj antaŭe). Tra la jaroj, paperaj naztukoj anstataŭigis ŝtofajn tukojn.[4] Kelkaj jaroj pli malfrue, la Kleenex-skatolo estis patentita kaj surmerkatigita.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ The "Lawyers of Kleenex" are taking a soft approach to the hard realities of genericide (angle) (3 November 2022). Alirita 1 June 2024 .
  2. ↑ How a Brand Name Becomes Generic (25 June 2019). Alirita 1 June 2024 .
  3. ↑ The Kleenex Story. Arkivita el la originalo je October 10, 2020. Alirita February 14, 2023 .
  4. ↑ Protection you can throw away: Disposable facial tissues story. Alirita December 1, 2025 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]