Tafers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Klein-Schönberg)
Tafers
Blazono de Tafers
Blazono de Tafers
Blazono de Tafers
Preĝejo Sankta Marteno en Tafers
Preĝejo Sankta Marteno en Tafers
Preĝejo Sankta Marteno en Tafers
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 48′ 54″ N 7° 12′ 57″ O / 46.81500 °N, 7.21583 °O / 46.81500; 7.21583 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 54″ N 7° 12′ 57″ O / 46.81500 °N, 7.21583 °O / 46.81500; 7.21583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2851
Areo 8,40 km²
Alteco 651 m super marnivelo
Poŝtkodo 1712
Komunumkodo 2306
Mapo de Tafers
Mapo de Tafers
Mapo de Tafers
vdr

Tafers (en la franca lingvo Tavel) estas komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2851 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tafers situas en la Friburga Mezlando oriente de la rivero Sarino en oriento de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Tafers, Rohr kaj Klein-Schönberg. La sudokcidentan komunumlimon formas la rivero Galtera, kiu sude de Klein-Schönberg ĉe la limo al Friburgo alfluas al Sarino. En Tafers situas la Friburga Hospitalo kaj la Kastelo Maggenberg.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,40 km², de kiuj 21,2% estas kovritaj de arbaro, 63,5% servas por agrikulturo kaj 14,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tafers limas en nordo al Düdingen, en nordoriento al Schmitten, en oriento al Sankt-Antoni, en sudoriento al Alterswil, en sudokcidento al Sankt-Urso, kaj en okcidento al Friburgo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Tafers kruciĝas la kantona ĉefvojo de n-ro 177 de Plaffeien al Morato kun la kantona ĉefvojo n-ro 183 de Friburgo al Schmitten. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 2 kilometrojn norde de Tafers en Düdingen. Per la poŝtaŭtolinioj de Friburgo al Schwarzenburg kaj de Düdingen al Plaffeien la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Tafers datiĝas el la jaro 1150 kiel Tabernis. Sur la teritorio de la komunumo ekzistas tri tombomontetoj el la Hallstatt-epoko, kiuj tamen ne estas esploritaj. En la komunumparto Bruchmatt ekzistis setlejo el la gaŭla kaj romia epoko. Dum mezepoko Tafers apartenis al la Flago Au de la urba ŝtato Friburgo. Dum la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 kaj poste ĝis 1831 Tafers apartenis al la distrikto Friburgo. En la jaro 1831 Tafers konstituiĝis kiel politika komunumo kaj estis atribuita al la germana distrikto de Kantono Friburgo. Sub la nova konstitucio de 1848 ĝi fariĝis parto de la distrikto Sinĝino kaj ties ĉefloko.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]