Klematido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Klematido
Clematis 'Nelly Moser'
Clematis 'Nelly Moser'
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Klematido Clematis
Dill. ex L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Klematido (Clematis) aŭ klematito estas genro el la familio de la ranunkolacoj. Ĝi entenas 200 speciojn da staŭdoj, herbecaj plantoj kaj arbedoj, grimpemaj plantoj, ĉiamverdajfalfoliaj plantoj. Plejparte estas grimpaj ĉe la petioloj. Ili havas diversajn florojn. Multaj specioj kaj varioj estas ŝatataj, ĝardene kultivitaj ornamplantoj.

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

Clematis patens[redakti | redakti fonton]

Clematis patens estas floranta ĉiamverda grimpoplanto de la genro Clematis. Kiel multaj membroj de tiu genro, ĝi estas ŝatata per ĝardenistoj kaj hortikulturistoj pro siaj mirindaj grandaj floroj. Philipp Franz von Siebold konigis ĝin en Eŭropo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La specia epiteto patens (lat.) signifas en Esperanto malfermadisstaranta.

Clematis alpina[redakti | redakti fonton]

Clematis alpinaAlpa Klematido estas floranta falfolia grimpoplanto de la genroClematis. Kiel multaj membroj de tiu genro, ĝi estas ŝatata de ĝardenistoj pro siaj spektaklaj floroj. Ĝi portas 1- ĝis 3-colajn printempoflorojn sur longaj tigoj en multaj koloroj.[1] C. alpina estas apartenanta al Eŭropo; en Usono ĝi kreskas plej bone en American Horticultural Society zonoj 9 ĝis 6, kiu jestas ĝenerale trovita en la suda Usono.[2]

Kultivovarioj inkludas la palrozkoloran "Willy," malhelbluan "Helsingborg," kaj lavendbluan "Pamela Jackman".

C. alpina[3] kaj ĝia kulturvario "Pamela Jackman"[4] ambaŭ gajnis Award of Garden Merit de la Royal Horticultural Society.

Clematis vitalba[redakti | redakti fonton]

Clematis vitalba estas specio de klematito.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas staŭda liano kun kontraŭe duopaj falfolioj. La floroj estas blanka-verdaj. La perianto ne enhavas petalojn nur sepalojn. Fruktoj estas plurakenoj kun maturiĝinta stiluso kiu formas plumecan ariston videblan dum vintro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  1. (2004) The Southern Living Garden Book. Steve Bender. ISBN 0-376-03910-8.
  2. Plant Heat-Zone Map (pdf). American Horticultural Society. Alirita 15 Sept 2009.
  3. http://apps.rhs.org.uk/plantselector/plant?plantid=446
  4. http://apps.rhs.org.uk/plantselector/plant?plantid=5346