Klemento la 12-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PAPOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
’“KLEMENTO LA 12-A”
Girolamo Ticciati, Brusto de Klemento la 12-a, en Kapelo Corsini en Sankta Spirito en Florenco.
titolo = 246º papo de la Katolika Eklezio
elekto = la 12-an de julio de 1730
kronado = la 16-an de julio de 1730
fino de la papado = la 6-an de februaro 1740
moto =
antaŭulo = papo Benedikto la 13-a
posteulo = papo Benedikto la 14-a
naskiĝonomo = Laŭrenco Corsini
naskiĝodato = Florenco
mortodato = la 6-an de februaro de 1740
mortoloko = Romo
entombigoloko = Baziliko Sankta Johano de Laterano
blazonŝildo =
verkoj = reordigo de la ŝtataj financoj, vorkoj, unua kondamno de Framasonismo

Klemento la 12-a estis la 246a papo de la Katolika Eklezio.

Biografio

Florenca aristokratulo, filo de Bartolomeo kaj Elizabeto Strozzi, la estonta papo Benedikto la 12-a jam estis advokato kaj administranto de la pontifikaj ŝtataj financoj sub la du antaŭaj pontifikoj. Kiel papo, li famas pro konstruo de la fasado de la Baziliko Sankta Johano de Laterano, de la Fontano Trevi kaj pro la akirado de la antikvecaj kolektaĵoj de la kardinalo Albani, por la kreado de la Papa Galerio.

Dum la regno de papo Benedikto la 13-a, la financoj estis konfiditaj al manoj de kardinalo Coscia kaj de aliaj membroj de la Roma Kurio, kiuj ilin lasis en grava deficito.

Post kvar monatoj de konklavaj senutilaj voĉdonoj, la Kardinala Kolegio elektis kiel papon la kardinalon Laŭrencon Corsini, sepdekokjaraĝanta kun malpliiĝanta vidpovo, kiu tamen jam trapasis ĉiujn plej gravajn ŝarĝojn de la Roma Kurio.

Ĉar laŭorigine Corsin, kaj kun patrino de familio Strozzi, la nova papo reprezentis altrangan familion de la florenca socio, famigita de kardinalo laŭlonge de po generacio. Laŭrenco Corsini estis advokato, kun magistreco gajnita ĉe la Universitato de Pizo, ekzercanta gvidite de la lerto de sia onklo jam famega en la sama profesio. Post la morto de tiu ĉi kaj de lia patro, en 1685, Laŭrenco, tiam tridektrijaraĝanta, fakte fariĝus ĉefo de la nobela familio ‘Corsini’; fakte, male, li rezignis pri sia rajto de unuenaskiteco kaj akiris ĉe la papo, laŭ tiamaj kutimo, per 30.000 fidelecaj eskudoj, prelatan pozicion, dediĉante sian heredaĵon kaj sian vivkomplezon al la pliampleksigo de la riĉega biblioteko heredita de la onklo.

En 1696 Laŭrenco Corsini estis nomumita ĝenerala trezoristo kaj reganto de Kastelo de Sankta Anĝelo. Lia bonŝanco kaj elstareco pliiĝis dum la papado de Klemento la 11-a, kiu profitis de lia talento en aferoj de la Kuria funkciigado lin kompensante per la kardinala bireto (17-a de majo de 1706) al li rekonfidante la oficon de tutŝtata trezoristo. Lia elstareco pli rimarkiĝis sub la papado de Benedikto la 13-a, kiu lin nomumis prefekto de la juĝa tribunalo konata kiel Apostola Segnatura. Li sinsekve estis promociita al presbitera kardinalo kun la titolo de Sankta Petro en Vinkloj, al episkopa kardinalo' kun suburba sidejo de Frascati (najbare de Romo).

Spite de sia pliiĝanta blindeco kaj de daŭra kuŝado sur la lito, el kiu aŭdience ricevis personojn kaj kondukadis la ekleziajn kaj ŝtatajn aferojn, li sukcesis ĉikaŭiĝi per kapablaj kunlaborantoj, diversaj el kiuj liaj parencoj, sed ne multe favoris al sia familio escepte per palaco akirita en zono Trastevere, nun sidejo de la Nacia Akademio de Linkoj (Accademia de Lincei). En 1754 lia nepo, kardinalo Neri Corsini, tie fondis la faman bibliotekon Corsini, nun heredaĵo de la menciita Akademio.

Verkoj kaj aktivecoj

Kiel ŝtatestro, Klemento la 12-a startis, el sia lito, el la reordigo de la financa sistemo de la ŝtato. Iu paskvinaĵo [1] memorigas kiel papo Klemento la 12-a eksidis sur la pontifika trono trovante la ŝtatajn financojn eksterkontrolaj kaj prirabitaj, kiuj, se ne estus per liaj skrupula administrado kaj familia riĉeco, farintus el li papon “ege malriĉa”: “Mi estis riĉa abato / komforta prelato / kardinalo malmulthava / kaj papo tute senhava.</ref>

Klemento la 12-a petis returne monsumojn, malperintajn envakuo, el kelkaj ministroj misuzintaj la konfidon de lia antaŭulo. La precipa kulpulo, kardinalo Nicolò Coscia, estis peze monpunita kaj kondamnita al dekjara enkarcerigo. La pontifikaj financoj estis plibonigitaj ankaŭ pere de la rastaŭrado de la vetloto (1732), kiu jam estis aboliciita pro la severa moraleco de Benedikto la 13-a. Al tiuj kiuj protestis pro la tiu restaŭrado, li respondis ke la enkasigoj utilos por la publikaj kaj karitataj verkoj. Ĉiukaze, rapide la trezoro pliiĝis je preskaŭ duonmiliono da eskudoj kiuj permesis startigi la vastan programon de konstruaĵoj pro kiuj li estas memorata, sed kiuj li, daŭre surlite, neniam bonŝancis vidi.

Konkurso pro la majesta fasado de la Baziliko Sankta Johano de Laterano, eble pli sinjoreca ol preĝeja, estis venkita de arkitekto Alessandro Galilei (kompletita en 1735), dum Klemento starigis en la sama establo belegan kapelon honore dediĉita al sia parenco de la 13-a jarcento, nome al Sankta Andreo Corsini. Li restaŭrigis la Arkon de Konstantino kaj konstruigis la palacon de la “Consulta” sur monteto Kvirinalo, akiris per 60.000 eskudoj riĉegan kolekton de statuoj, antikvaj skribaĵoj kaj aliaĵoj, kaj ĝin aldonis al Galerio de Kapitolo. Li pavimigis la stratojn de Romo kaj tiujn proksimajn la la urbo kaj startigis la laborojn por Fontano Trevi kun ĝia triumfa baroko.

Statuo de Klemento la 12-a en Ankono.

Dum lia papado estis ampleksigita la haveno de Ankono, kiu estis deklarita Franka Haveno. Klemento komisiis la projekton al la granda arkitekto Luigi Vanvitelli kiu poste ĝin realigis kun grandioza rezulto per la plilongigo de la moleo, konstruigita de imperiestro Trajano preskaŭ 16 jarcentoj antaŭe, kaj realigante grandan insulon sur kiu konstruigis la ‘Vanvitelan Moleon’ aŭ lazareton, kiu funkciis ankaŭ kiel ondbaraĵo. Sekve de tiu instalaĵoj la Ŝtato de la Eklezio povis disponi mareliron al la orientaj landoj. La haveno de Ankono poste estis kunligita al la ĉefurbo per strato dirita ‘Vojo Klementina’. Por aliro al la okcidenta Mediteraneo la papo pliefikigis la havenon de Civitavecchia. Per la ampleksigo de tiuj du havenoj Romo sin proponis denove, kiel en la klasika epoko, kiel centron de la Mediteraneo.
Klemento la 12-a sekigis la malariajn maĉojn de la Chiana, najbare de Lago Trasimeno.

Politikaj kaj ekleziaj agado

Vidpunkte de politiko, tamen, ne estis tempo de sukcesoj por la pontifika aŭtoritato en la rilatoj kun la sekularaj povoj de Eŭropo. Li malkonfesis la arbitran agon de sia legato, kardinalo Alberoni, kiu provis invadi kaj elimini la antikvan sendependan Respublikon de San-Marino, reestablante la sendependon de tiu ŝtato. Li, krome, retiris la pontifikajn pretendojn sur la duklandoj de Parmo kaj Piaĉenco.

En la ekleziaj aferoj Klemento la 12-a emanis la unuan papan dekreton kontraŭ Framasonismo, ekskomunikante la katolikajn ĝiajn adeptojn per la buleo In eminenti apostolatus specula (En la plej eminenta pozicio de la Apostola Ofico 1738). Li sanktuligis Sanktan Vincenton de Paŭloj, kaj ekprocedis kun rigoro kontraŭ la francaj jansenistoj.

Li laboris por la reunuiĝon de la Katolika Eklezio kun tiu Ortodoksa kaj ricevis la vizitantan patriarkon de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio kaj persvadigis la armenan patriarkon forigi la anatemon kontraŭ la Koncilio de Kalcedonio kaj kontraŭ papo Leono la 1-a; sendis Jozefon Simonon Assemani al Orienro kun la duobla celo daŭrigi serĉi antikvajn kristanajn manuskriptojn kaj prezidi kiel papa legato la nacian koncilion de Maronitoj.

Papao Klemento la 1-a elvivis la 6-an de februaro de 1740 preskaŭ naudekjaraĝanta. Lia luksa tombo leviĝas en la Baziliko Sankta Johano de Laterano, dum cenotafo ornamas la preĝejon de Sankta Johano de la florencanoj en Romo

Monumento a la Klemento la 12-a en Sankta Johano de la Florencanoj en Romo.

Notoj

  1. Klaĉaĵo de la fama parolanta statuo en Romo

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • [4] Kardinaloj kreitaj de papo Klemento la 12-a