Klemento la 6-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klemento la 6-a
198-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Pierre Roger
Pontifiko de 7-a de majo 1342
ĝis 6-a de decembro 1352
Antaŭulo Benedikto la 12-a
Sekvanto Inocento la 6-a
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1290 (1290-11-30)
en Rosiers-d'Égletons
Morto 6-a de decembro 1352
en Avinjono
Tombo Abbey of La Chaise-Dieu [#]
Alma mater Universitato de Parizo • kolegio de Sorbono [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Patro Guillaume I Rogier, Seigneur de Rosiers [#]
Patrino Guillemette de La Mestre [#]
Gefratoj Hugues Roger • Guillaume II Roger [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Klemento la 6-a (latine Clemens Sextus, naskonome Pierre Roger), origine benedikta monaĥo, estis papo de la romie katolika eklezio, elektita en la jaro 1342. Li oficis ĝis sia morto la 6-an de decembro 1352, dum 10 jaroj kaj 7 monatoj, kaj estis la kvara el la papoj de Avinjono. Sume temis pri la 198-a papo. Li plej konatas pro tio ke li regis dum la tempo de la nigra morto (1348–1350), granda kaj tuteŭropa epidemio de pesto, kaj universale absolvis ĉiujn pekojn de tiuj kiuj mortis en la epidemio (kaj pro la kriza situacio eventuale ne havis ŝancojn konfesi siajn pekojn al ekleziulo).


persona papa blazono de li, poste transprenita ankaŭ de Gregorio la 11-a