Klenová (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Klenová
Klenová
burgo
Burgo Klenová
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Municipo Klenová
Situo Klenová
 - koordinatoj 49° 19′ 55″ N 13° 13′ 43″ O / 49.33194 °N, 13.22861 °O / 49.33194; 13.22861 (mapo)
Stilo Gotiko
Materialo Ŝtono
Unua mencio 1287
Por publiko alirebla
Plej facila aliro municipo Klenová
Situo de burgo Kost en Ĉeĥio
Situo de burgo Kost en Ĉeĥio
Situo de burgo Kost en Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Klenová Castle
Portalo pri Ĉeĥio

Burgo kaj kastelo Klenová troviĝas en municipo Klenová, 13 km okcidente de urbo Klatovy, en Regiono Plzeň, proksimume 2 kilometroj de Janovice nad Úhlavou.

La unua mencio pri la burgo devenas el la jaro 1287. La burgo tiutempe gardis komercan padon el Železná Ruda ĝis Bavario. En la 14-a kaj la 15-a jarcento estiĝis palaco kaj el la 16-a jarcento devenas renesanca alo. En la jaro 1564 ĉi tie naskiĝis Kryštof Harant z Polžic a Bezdružic. Ekde la 17-a jarcento la burgo malfloras. En la dua duono de la 19-a jarcento estis al la mezepoka buirgo Klenová alkonstruita nobgotika kastelo kaj komplekso de pluaj konstruaĵoj kaj mastrumkonstruaĵoj (grenejo, vilao, kapelo de sankta Felikso, bieno). En la 20-a jarcento, ĝis la jaro 1951 posedantino de la burgo estis pentristino Vilma Vrbová-Kotrbová. Poste la burgo fariĝis posedaĵo de la ĉeĥoslovaka ŝtato.

Ekde la jaro 1963 ties spaco kaj ĉirkaŭaĵ estas eluzata kiel artista galerio.

Fotografioj[redakti | redakti fonton]