Kleopatro Seleneo
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Kleopatra (regantoj) |
Kleopatro Seleneo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | en Aleksandrio | |
Morto | 30-an de novembro 2004 en Ĉerĉelo | |
Tombo | Royal Mausoleum of Mauretania [#] | |
Familio | ||
Dinastio | ptolemea dinastio [#] | |
Patro | Marko Antonio [#] | |
Patrino | Kleopatro [#] | |
Gefratoj | Antonia • Marcus Antonius Antyllus • Iullus Antonius • Antonia la plej Aĝa • Antonia la Juna • Alexander Helios • Ptolemeo Filadelfo • Cezariono [#] | |
Edz(in)o | Juba la 2-a [#] | |
Infanoj | Ptolemeo de Maŭritanio • Drusilla of Mauretania [#] | |
Profesio | ||
Okupo | monarko [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Kleopatra Seleneo, signata ankaŭ Kleopatra Seleneo la 2-a aŭ Kleopatra la 8-a (greke Κλεοπάτρα Σελήνη), (la 25-an de decembro -40, mortinta en 6 p.K.) estis Ptolemea princino, unusola filino de egiptia reĝino Kleopatra la 7-a kaj romia armeestro Marko Antonio, ĝemelo de princo Aleksandro Helio kaj pli aĝa fratino de Ptolemaio Filadelfo.
Ŝia dua nomo en la antikva greka lingvo signifas "luno", ĝi estas kontraŭo de la dua nomo de ŝia frato-ĝemelo: Helio, kio signifas "suno". Kleopatra naskiĝis, vivis kaj estis bone edukata en Aleksandrio en Egiptio. Ŝi edziniĝis al la numidia reĝo Jubo la 2-a. Kune kun li ŝi regis Numidion ĝis kiam ili devis fuĝi de tie, ĉar al la Numidianoj ne plaĉis ilia politiko de romiigo.
Post morto de siaj fratoj ŝi estis la lasta vivanta familianino de la Ptolemea dinastio. Kiam romianoj estrataj de Oktaviano/Aŭgusto kaj de lia konsulo Marko Agripo konkeris Egiption, estis Seleno kaj Aleksandro forveturigitaj Romon, kie vivis ĉe la kortego de la imperiestro.
Fonto[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kleopatra Seléné en la ĉeĥa Vikipedio.