Saltu al enhavo

Klerikaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kleriko)
iuj klerikoj en la Monda Ekonomia Forumo 2009

Klerikaro (precipe en kristanismo, sed ne nur tie) estas ĉiuj klerikoj, do ĉiuj personoj, kiu profesie apartenas al la eklezia hierarkio. La esperanta vortaro PIV precizigas, ke povas temi pri entute ĉiuj postenuloj de difinita eklezio aŭ religia fako universale, sed ankaŭ povas grupigoj laŭ geografiaj konsideroj, ekzemple ĉiuj klerikoj en difinita lando, urbo[1] aŭ geografia religia unuo, ekzemple en kristanismo diocezo de katolikismoeparĥio de ortodoksismo,

Aparte gravan rolon la kristana klerikaro havis dum la eŭropa mezepoko, kiam ĝi estis la dua reganta klaso post la unua klaso de nobeloj kaj kune kun la nobeloj havis multajn privilegiojn kompare al la tria klaso, la burĝoj aŭ ĉiuj ceteraj homoj.

Klerikoj de kristanismo

[redakti | redakti fonton]

Klerikoj de aliaj religioj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. kapvorto klerikaro en PIV, eldono de 2020, reta versio, same ankaŭ en la antaŭaj eldonoj ekde 1970. Vidu ankaŭ sube la butonon al koncerna kapvorto en la Reta Vortaro (ReVo).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]