Klimatdomo de Bremerhaven

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klimatdomo de Bremerhaven
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Bremerhaven
Adreso Am Längengrad 8, 27568 Bremerhaven
Poŝtkodo 27568
Estiĝo 2009
Koordinatoj 53° 32′ 36″ N, 8° 34′ 28″ O (mapo)53.54348.5744Koordinatoj: 53° 32′ 36″ N, 8° 34′ 28″ O (mapo)
Klimatdomo de Bremerhaven (Germanio)
Klimatdomo de Bremerhaven (Germanio)
DEC
Klimatdomo de Bremerhaven
Klimatdomo de Bremerhaven
Situo de Klimatdomo de Bremerhaven
Map
Klimatdomo de Bremerhaven
Retpaĝo https://www.klimahaus-bremerhaven.de/
vdr
Vido al Havenwelten ("Havenmondoj") kun la Klimatdomo de Bremerhaven (dekstre apud la turdoma hotelo)

La Klimatdomo de Bremerhaven ("Klimahaus Bremerhaven 8° Ost") estas scienca ekspozicidomo en Bremerhaven, Germanujo. La Klimatdomo situas ĉe Alter Hafen ("malnova haveno") kaj estas parto de Havenwelten ("Havenmondoj"). Estas pritraktata sur ensuma ekspozici-areo de ĉirkaŭ 18.800 m² ejo de sciado kaj spertado, dividita en kvar partoj pri la temaro klimato kaj klimatŝanĝiĝo. La funciiganto estas Klimahaus-Betriebsgesellschaft. Oni kalkulas ĉirkaŭ po 600.000 vizitantoj jare.

La Klimatdomo de Bremerhaven estis inaŭgurita la 26an de junio 2009 de la irlanda muzikisto kaj por-homrajta aktivulo Bob Geldof.[1] Ĝi estas la dua scienca ekspozicidomo en Bremerhaven aldone al Nordsee Science Center[2] ("Scienca ekspozidomo Norda Maro") kaj, kune kun Universum Bremen, la tria en la federacia lando Bremeno.

Ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La ekspozici-areo ampleksas 11.500 m² [3] kaj estas strukturita en la kvar ekspozici-partoj Reise ("vojaĝo"), Elemente ("elementoj"), Perspektiven ("perspektivoj") kaj Chancen ("ŝancoj").

La parto Reise ("vojaĝo") okupas la plej grandan areon per 4.800 m². Deire de Bremerhaven ĝi kondukas laŭlonge de la oka longitudo orienta. En pluraj stacioj la vizitantoj travivu la diversajn klimato-zonojn de la tero kaj spertu, kiel la klimato kaj ĝia ŝanĝiĝo influas al la vivo de la homoj en la respektivaj lokoj: altmontara klimato en Svislando; mediteranea klimato en Sardujo; seka dezerta klimato en Niĝero; humid-varmega klimato en Kameruno; polusa klimato en Antarkto; tropika klimato en Samoo; tundra klimato en Alasko; modera oceana klimato en germana Nord-Mar-insulo.

Por vidi bildon de "Fliegende Lore" ("fluganta ne-tegita vagono") ĉe la stacio Langeneß en la parto Reise ("vojaĝo") klaku ĉi tie[rompita ligilo].

En la ekspozici-parto Elemente ("elementoj") la vizitantoj povas sperti, de kio klimato kaj vetero estas influataj, kiel estiĝas unuopaj fenomenoj kaj kiel interrilatiĝas la komplika tuta sistemo. Kadre de tio la vizitantoj povas mem eksperimenti per fajro, tero, akvo kaj aero kaj ekzemple estigi miniaturajn ŝtormojn aŭ vulkanajn erupciojn. Pli ol 100 interaktivaj ekspoziciaĵoj ilustras la fizikon de la klimato, de ĝiaj komplikaj interrilatoj kaj fenomenoj.

La Perspektiven ("perspektivoj") karakterizas la trian ekspozici-parton. En ĝi temas pri la klimato en pasinteco, estanteco kaj efikoj al la estonteco. Tie konoj de la klimat-esplorado estas prezentataj.

En la kvara ekspozici-parto, la Chancen ("ŝancoj"), ag-ebloj estas montrataj al la vizitanto. Li do povas testi lude en temĉambroj, kiel li en la ĉiutaga vivo povas persone kontribui al la malpliigo de la elpuŝo de karbondioksido.

Ĉiu ekspozici-parto estas aranĝita tiel, ke ĝi povas esti vizitata sendepende de la aliaj.

Patroneco[redakti | redakti fonton]

Per la transpreno de la patroneco fare de la germana federacia ministro pri medio Sigmar Gabriel kaj la subteno de la projekto fare de politikistoj kaj sciencistoj evidentiĝis la soci-politika graveco de la temaro de la Klimatdomo.

Favore agas pliaj institucioj kaj entreprenoj, inter ili Alfred-Wegener-Institut für Polar- und Meeresforschung, Max-Planck-Institut für Meteorologie kaj Deutsche Wetterdienst.

Konstruiginto kaj funkciiganto[redakti | redakti fonton]

Laboroj ĉe la Klimatdomo (Oktobro 2008)
Klimatdomo nokte
Konstruiginto

Konstruiginto estas la urbo Bremerhaven. Ĝi komisiis la taskon al la filio Bremerhavener Entwicklungsgesellschaft Alter/Neuer Hafen (BEAN).[4]

Funkciiganto

La Klimatdomo estas komuna projekto de la urbo Bremerhaven, federacia lando Bremeno kaj la privata funkciiganto. La ŝtato financas la profitcelajn elspezojn de 70 milionoj da eŭroj. La iniciatintoj Petri & Tiemann transprenas la funkciigadon kaj la al tio ligitan riskon. Kiel funkciiga asocio estis fondita Klimahaus-Betriebsgesellschaft.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bob Geldof eröffnet das Klimahaus Bremerhaven. Arkivita el la originalo je 2011-01-27. Alirita 2010-02-06.
  2. Nordsee Science Center e. V.. Arkivita el la originalo je 2013-06-14. Alirita 2021-04-04.
  3. Presseinfo Eine Klimareise um die Welt.... Arkivita el la originalo je 2011-01-27. Alirita 2010-02-06.
  4. NWZonline - Beleg BEAN sowie weitere Daten[rompita ligilo]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

53° 32′ 36″ N 8° 34′ 28″ O / 53.54333 °N, 8.57444 °O / 53.54333; 8.57444 (mapo)