Klimatogramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klimatogramo de la flughaveno de Sevilo.

La termino klimatogramo aplikeblas al variaj metodoj uzitaj por montri grafike la klimaton de difinita loko, inter kiuj jenas:

  • Grafikaĵo pri temperaturo kaj pluvo sen difinita skalo.[1]
  • Termoizopletoj, nome grafikaĵo kiu montras la temperaturojn ĉiutagajn laŭlonge de la jaro.
  • Grafikaĵo konata kiel diagramo Walter-Lieth kiu montras la temperaturon kaj la precipitaĵojn en skalo de 1:2.
  • Montro de temperaturo kaj precipitaĵoj en grafikaĵoj apudaj, sed apartaj.

Aktuale oni aplikas tre ofte la Diagramon de Walter-Lieth en kiu oni montras la averaĝan temperaturon kaj la pluvkvantojn falintajn en ĉiu monato de la jaro laŭlonge de la dek du monatoj en la studita loko observitajn en longa tmepoperiodo kaj laŭ skalo de 1:2, tio estas 10 °C oni montras je la sama alteco kiel 20 mm de pluvo. Al tio oni aldonas aliajn geografiajn datumojn kaj la jaran sumon de la precipitaĵoj kun la jara averaĝo de la temperaturo. La difinita skalo de 1:2 ebligas konstati ĉu la studata zono havas aridan, malsekan aŭ tre malsekan klimaton. Tiu tipo de diagramo estas nomata diagramo de Walter-Lieth[2]diagramo umbrotermika.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Climograma en la hispana Vikipedio.