Klingonlingva Instituto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klingonlingva Instituto
neprofitcela organizaĵo • kultura organizaĵo
Komenco 1992 vd
Lando(j) Usono vd
Moto qo'mey poSmoH Hol
Lingvo malfermas mondoj
Fondinto(j) Lawrence M. Schoen vd
Lingvoj

klingona lingvo
angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Klingonlingva Instituto estas sendependa organizo, kiu lokiĝas en Pensilvanio, Usono. Ĝi celas promocii la klingonan lingvon kaj ĝian kulturon.

Ĝenerala informo[redakti | redakti fonton]

Pli-malpli da 2500 homoj en pli ol 50 nacioj en la tuta mondo membriĝis al la KLI. Dum 13 jaroj, ĝi eldonis la ĵurnalon HolQeD (kiu signifas "la lingvistiko" en la klingona) kvarfoje ĉiujare, antaŭ ol la instituto ŝanĝis al reta versio. Ĉiujare, la KLI invitas siajn membrojn (kaj ankaŭ ajnajn homojn, kiuj havas intereson en la lingvo) al sia kunveno, kiu nomiĝas qep'a' kaj signifas en Esperanto "kunvenego". Ĉe la kunveno, la "Stipendion pro la Memoro de Kor", kun valoro de 500 doloroj, donas al du studentoj, unu el kiuj estas diplomiĝonta, la alia el kiuj estas diplomiĝinta. La KLI havas plurajn projektojn, kiuj inkluzivas tradukojn de la Biblio kaj la verkaĵojn de Shakespeare. La devizo de la instituto estas qo'mey poSmoH Hol, signifikante "La lingvo malfermas mondojn".

La KLI estas publikutila firmo kaj ekzistas por faciligi la esploron de la klingonan lingvon kaj kulturon. Paramount Pictures permesas la KLI-on uzi la kopirajtojn de Star Trek kaj ioj, rilatantaj al la vorto Klingon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondis la KLI-on en la jaro 1992 en Flourtown, Pensilvanio (Usono). Ĉiujare dum la somero, kaj membroj de la KLI kaj uloj, kiujn interesas la lingvo, iras al la kunveno qep'a'. Nur la oka kunveno, en 2001, okazis en Eŭropo, en Brussels (Belgio). Ĉe la kunveno, ĉeestantoj parolas pri kaj en la klingona tiel, kiel oni porolus en lernejo, kun lecionoj, lekcioj, kaj ekzercoj. La atmosfero estas profesia kaj ege ne similas sciencfikcikunvenojn. Ankaŭ, multaj membroj de la KLI organizas siajn proprajn "kunvenetojn", nomiĝantajn "qepHom", kiuj estas neformalaj kaj al kiuj homoj iras por praktiki la lingvon. Ĉe la qep'a' de 2003, produktis dokumentan filmon pri la KLI. La nomo de filmo estas Earthlings: Ugly Bags of Mostly Water (Teruloj: Malbelaj Akvosakoj). La filmo estis prezentita ĉe la Festivalo de Cannes en Francio kaj aperis en teatroj post kelkaj jaroj.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La direktoro de la KLI estas ĝia fondinto, Lawrence M. Schoen, Ph.D. En ŝanĝantaj periodoj de tri al dekok monatoj, Gramatikisto por Komencantoj estas elektita inter la plej travivintaj parolantoj. Lia (aŭ ŝia) tasko estas helpi la komencantojn de la klingona, speciale en la retpoŝtdiskutgrupo, kiun ne-membroj ankaŭ povas akcesi. Post kiam, finiĝas sia devo, li konservas sian titolon de "Gramatikisto". Dumtempe, la KLI havas pli-malpli da 20 da ĉi tiuj Gramatikistoj por Komencantoj.

La KLI estas en proksimuma kontakto kun Marc Okrand, la kreinto de la klingona. Post la 3-a qep'a li vizitis ĉiun qep'a. Tie, li ricevas dezirliston por vortoj, kiuj al la klingona mankas, al kiu li ofte respondas. Ĉi tiuj novaj vortoj estas unue eldonitaj en HolQeD kaj poste ĉe la TTT-ejo de la KLI.

Notindaj parolantoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj klingonistoj gajnis famon pro siaj atingaĵoj. La KLI povas doni la titolon "Amiko de Maltz" al klingonisto, kiu pluigis la lingvon en ia maniero.

* Rich Yampell

Rich Yampell (konata al klingonistoj kiel "Kapitano Krankor"), programarinĝeniero, loĝanta en Bellevue, Vaŝhingtono, estas probable la unua konversebla parolanto de la klingona en la mondo. Li estas la skribisto de la libro The Grammarian's Desk (La Skribtablo de la Gramatiko), eldonita en 1996 de la KLI, kolekto da la artikoloj, kiujn li skribis por HolQeD. Yampell estas ankaŭ la skribisto kaj ko-skibristo de multaj kantoj, ekzemple la Klingonan Himnon "taHjaj wo'", "'Iv maH", kaj "yIH bom".

* d'Armond Speers

Dr-o. d'Armond Speers estas usona komputila lingvistiko kaj membro de la KLI. Li diplomiĝis ĉe la Universitato Georgetown en la printempo de 2002, skibinte la disertaĵon "Reprezento de Usona Signolingvo por Maŝina Tradukado". Dr-o. Speers estas konata pro klopodi kreskigi sian filon dulingve en la angla kaj la klingona. Speers parolis en la Klingona kaj sia edzino en la angla. Post kelkaj jaroj, la infano komencis malakcepti la klingonan kaj movi al la angla, ĉar li povis uzi la anglan kun pli da parolantoj. Malpli importa estis la fakto, ke al la klingona mankis multe da la vortoj por tiuj, kiuj estas importaj al infanoj, ekzemple "vindotuko" kaj suĉilo". Kiam Speers klopodis, al la klingona mankis eĉ la vortoj por multaj domaj objektoj, ekzemple "tablo". La eksperimento fine malsukcesis, kiam la infano plikreskiĝis kaj malakceptis uzi la klingonan.

* Lawrence M. Schoen

Dr. Lawrence M. Schoen estas la fontinto kaj nuna direktoro de la KLI. Li estas la redaktisto de HolQeD kaj ko-kreis la klingonan kanton "yIH bom". Kun nur du esceptoj, li organizis la qep'a' ĉiufoje. Li gajnis bakalaŭron en la psiĥolingvistiko de California State University, Northridge (La Ŝtata Univerversitato de Kalifornio ĉe Northridge), kaj diplomiĝis plu ĉe Kansas State University (La Ŝtata Universitato de Kansaso). Li laboris kiel profesoro, instruante kaj esplorante, ĉe New College of Florida, Lake Forest College, Chestnut Hill College, kaj West Chester University (respective la Nova Kolegio de Florido, Kolegio Lake Forest, Kolegio Chestnut Hill, kaj Universitato Okcidenta Chester). Pli freŝe, li servas kiel la direktoro de la esploro kaj kiel ĉefa ordonoficiro ĉe la Medicincentro Wedge. Li ankaŭ estas profesia sciencfikciskribisto, dumviva membro de la SFWA, kaj en 2007 estis nomumita por la Premio John W. Campbell por Plej Bona Nova Skribisto. Li loĝas en Filadelfio, Pensilvanio, Usono, kaj havas poŝtan skatolon en Flourtown, PA, la internacia stabejo de la KLI.

Eldonitaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • HolQeD

La akademia ĵurnalo de la KLI. Ĝi enhavas informon por la membroj kaj diskutojn pri la gramatiko, novaj klingonaj vortoj, kaj klingona literaturo.

  • A Pictorial Guide to the Verbal Suffixes of tlhIngan Hol (1995, Bilda Gvidlibro al la Verbsufiksoj de la Klingona)

Libro kun bildoj, klarigantaj la uzojn de malsimilaj sufiksoj. La libro ne estas eldonata nun.

  • ghIlghameS (2000)

La klingonlingva versio de la Epopeo de Gilgameŝ, tradukita de Roger Cheesbro, kun enkonduko de Lawrence M. Schoen.

  • The Klingon Hamlet (La Klingonlingva Hamlet)

La klingonlingva traduko de la plej fama verkaĵo de Shakespeare, tradukita de Nick Nicholas kaj Andrew Strader kaj subtenita de la KLI. La projekto komenciĝis post kiam la Klingona Kanceliero Gorkon diris en Star Trek VI: The Undiscovered Country, "Vi ne komprenos Shakespeare ĝis post kiam vi estos leginta lin en la origina klingona."

  • Much Ado about Nothing in Klingon (2003, Multo pri Nenio)

La sekvanta projekto de la KLI, ankaŭ tradukita de Nick Nicholas.

  • From the Grammarian's Desk (De la Skribtablo de la Gramatikisto)

Kolekto da la gramatika sperto de la HolQeD-aj skibaĵoj de Kapitano Krankor, unu el la unuaj gramatikistoj de la KLI. La libro ne estas ricevebla nun.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]