Klinika psikologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simbolo de la Klinika Psikologio.

La klinika psikologio estas branĉo psikologia kiu okupiĝas pri la esploro de ĉiuj faktoroj, taksado, diagnozo, traktado kaj prevento kiuj tuŝas la mensan sanon kaj la konduto adaptada, en kondiĉoj kiuj povas generi subjektivan misfarton kaj suferadon al la homa individuo.

La klinika psikologio havas iujn primarajn teoriajn orientiĝojn: kondukta terapio, kogna terapio, psikanaliza aŭ psikdinamiko, Humanisma psikologio kaj familia sistema terapio. Faroj centraj de ĉi tiu disciplino estas la diagnozo de la psikologiaj malordoj kaj la psikoterapio, tiel ankaŭ la esploro, instruado, konsulto, jura atesto kaj disvolviĝo de programoj kaj administrado.

Oni konsideras en Nord-Ameriko ke ĉi tiu areo de la psikologio komencis en la jaro 1896, kiam Lightner Witmer fondis la unuan psikologian klinikon en la Universitato de Pensilvanio. Ankaŭ oni rekonas en Eŭropo kiel pioniro de la klinika psikologio Sigmund Freud kaj lian teorion de la psikoanalizo, kiu jam en 1895 alfrontis opozicion pro siaj praktikoj de psikoterapia interveno kaj klinikaj teoriaj proponoj strukturitaj en tri niveloj: esploro, psikoterapia interveno kaj formulado de psikologiaj kaj psikopatologiaj teorioj, anticipante al Witmer kaj establante la fundamentajn kriteriojn de la klinika psikologio aplikita; kvankam ambaŭ fondintoj de la klinika psikologio (kaj Freud kaj Witmer) inkludis la traktadon kiel unu el ĝiaj ĉefaj funkcioj, fakte la psikodiagnozo, tiel kiel la esploro, estis la plej grandaj indikiloj de identeco de la klinika psikologo. En la unua duono de la 20a jarcento, la klinika psikologio estis enfokusigita en la psikologia taksado kun malmulta atento al la traktado. La apogeo de ĉi tiu enfokusigo komencas post la 1940-aj jaroj, kiam la Dua Mondmilito produktis pliigon en la neceso de klinikaj kapabluloj.

La klinika psikologio povas esti konfuzita kun la psikiatrio, ĉar ĝi ĝenerale havas similajn celojn (ekzemple, la malpezigo de mensaj malordoj), sed la ĉefa diferenco estas ke la formado de bazo de la klinikaj psikologoj estas la psikologio (la mensaj procezoj kaj la homa konduto) kaj tiu de la psikiatroj estas la medicino (la homa korpo). Aliflanke, la psikiatroj, por esti medicinistoj, estas laŭleĝe rajtigitaj por preskribi kuracilojn. En la praktiko la psikologoj kaj psikiatroj laboras kune en teamoj apud aliaj profesiuloj, kiel okup-terapiistoj kaj socialaj laboristoj, por doni enfokuson multfakan al kompleksaj problemoj, kiuj afektas la pacientojn.

Estas diversaj manieroj kompreni la kontakton kun la objekto de klinika studo. Por iuj estas malfacile videbla kaj mezurebla, pro tio oni apelacias fakte kvalitajn metodojn kiuj ne nepre plenumas kun la kriterioj de tio kion oni konsideras sciencan. Por aliaj, kontraŭe, la fokuso de la ago devas esti direktita ĉiam al la observo kaj la diagnozo de la konduto, difinante ĉi tiun medion kiel tion vere videbla por la konstruo de teorio kaj por la traktado de la konduktaj "malordoj".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]