Klinko
Aspekto

Klinko aŭ pordobrako estas la movebla peco de pordofermilo.
Ĝi kutime konsistas el dika metala lameno pivotfiksita ĉe unu ekstremaĵo, kaj kiun oni povas, levante aŭ mallevante, enigi en hokon, fiksitan sur la pordokadro.
En pli ellaborita formo klinko estas peco de aŭtomata fermilo, kies levo elklikigas serurmekanismon kaj ebligas malfermon de pordo.
Laŭ Francisko Azorín klinko estas Pordofermilo konsistanta el metala stangeto pivotfiksa ĉe unu ekstremo k. kies alia [tiele: sen akuz.] oni povas per levilo aŭ turnilo enigi en hokon aŭ truon de la pordokadro aŭ de apuda pordofolio.[1] Li indikas etimologion el la greka kleidoo (fermaĵo) kaj de tie la latina claudere.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 111-112.
- ↑ Azorín, samloke.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- anso, tenilo de taso, bovlo, kruĉo, pokala trofeo aŭ simila objekto
- fusto aŭ ŝafto, parto de iuj objektoj, je kiu oni ilin kaptas kaj tenas mane
- pomelo, tenilo en gimnastiko kaj rajdado aŭ ekstremaĵo de tenilo en skermado