Klipertono
Klipertono (Île de la Passion) | |
---|---|
Palmoj sur Klipertono | |
insulo • dependanta teritorio • atolo • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso | |
Akvejo | Pacifika oceano |
Geografia situo | 10° 18′ N, 109° 13′ U (mapo)10.3-109.21666666667Koordinatoj: 10° 18′ N, 109° 13′ U (mapo) |
Nombro de insuloj | 1 ringa insulo 6 internaj insuloj |
Ĉefa insulo | Klipertono |
Longo | 4 km |
Larĝo | 2,9 km |
Tera areo | 1,7 km² |
Laguna areo | 7,2 km² |
Plej alta altaĵo | Rocher Clipperton 29 m |
Loĝantoj | (neloĝata) |
Mapo de Klipertono | |
Klipertono estas neloĝata insulo de Francio, en orienta baseno de la Pacifiko, je 2900 km okcidente de Panamo kaj je 2090 km sudokcidente de Meksiko. Ĝi estas preskaŭ rondforma atolo kun areo de 5-7 km². Ĝia alto estas plej ofte sub 3 m, nur ekzistas holmo alta de 21 m kaj sur ĝi ruinoj de lumturo el la 19-a jarcento.
La plantaro de la insulo konsistas el malalta arbusto, malofte sovaĝa tabako kaj kelkaj kokospalmoj.
La nomo de la insulo venas de la angla ribelanto kaj pirato John Clipperton, kiu kaŝis sin tie en 1705. Oni registris la insulon en 1856 kiel usonan teritorion, kvankam Francio aneksis ĝin unu jaron pli frue. La meksika armeo okupis ĝin kaj establis en la insulo (inter 1897 kaj 1917) garnizonon.
Post malfermo de la Panama kanalo, Klipertono akiris novan gravecon. La internacia juĝistaro - prezidis itala reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a - donis la insulon al Francio (1930). Ĝi apartenis al Franca Polinezio ĝis 1979, kiam la francoj metis ĝin sub direktan francan administradon.
Vidu ankaŭ