Klodvigo la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Klodvigo)
Klodvigo la 1-a
Reĝo de la Frankoj de Parizo
La bapto de Klodvigo la 1-a, en Reims (la 25-an de decembro 496, 498 aŭ 508), estas grava simbolo de la unueco de la nova franka teritorio.
La bapto de Klodvigo la 1-a, en Reims (la 25-an de decembro 496, 498508), estas grava simbolo de la unueco de la nova franka teritorio.
Persona informo
Chlodovechus
Luduinus
Clodovicus
Ludovicus
Naskiĝo 466
en nekonata valoro
Morto 27-an de novembro 511 (0511-11-27)
en Parizo,  Franka imperio
Tombo Abbey of St Genevieve vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Franka imperio vd
Familio
Dinastio Merovidoj vd
Patro Ĉilderiko la 1-a vd
Patrino Basina de Turingio vd
Gefratoj Audofleda • Lanthilde • Aboflede vd
Edz(in)o Klotildo • frankish princess vd
Infanoj Teoderiko la 1-a • Ingomer • Chlodomer • Ĉildeberto la 1-aKlotaro la 1-a • Klotildo vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Entombigstatuo de Klodvigo (malproksime de la fotilo) de la 12-a jarcento kun lia filo Ĉildeberto la 1-a (pli proksime al la fotilo) en la Baziliko de Saint-Denis

KlodvigoPIV (aŭ kelkfoje ankaŭ "Kloviso"; en malnova franca lingvo Clovis, en nuna franca lingvo Louis, germane ChlodwigChlodowech, hispane Clodoveo, angle Clovis) (466-511) estis malnovfranca reĝo. Li fondis la Frankan Imperion (vidu Merovidoj), post la kolapso de Romia Imperio. Li establis sian ĉefurbon en Parizo.

Ni konas la reĝadon de Klodvigo danke al Gregorio de Tours, kiu verkis la libron "Histoire" (Historion), kiu poste estos konata kiel Historio de la Frankoj.

Oni ne bone konas la kronologion de la reĝado de Klodvigo. Ĉio, kion ni scias, havas sian fonton en la libro de Gregorio de Tours (Historio, libro II), kiu mencias la eventojn je serioj de 5 jaroj. Ili estas svagaj rememoraĵoj de la romanaj quinquennaliælustræ. Laŭ tiu aŭtoro: milito de Syagrius post 5 jaroj, 15 por la milito kontraŭ la Alemanoj, 5 jaroj antaŭ lia morto por la milito kontraŭ Alariko la 2-a. Oni povas malakcepti tiujn dispartigojn de la reĝado, ĉar ili povas ŝajni simpligoj, sed la modernaj esploroj ne kontraŭargumentis.

Hodiaŭ la kronologio de la reĝado de Klodvigo estas tiu-ĉi.

En 492493 li edziĝis kun Klotilda, burgunda princino, kiu konvertis lin al kristanismo kaj kiu iĝis sanktulino kelkajn jarojn post ŝia morto.

Li unuigis la regnon ankaŭ per sia konvertiĝo al kristanismo, sekve de influo de la episkopo de Reims sankta Remiĝo. Tio markas la estontan aliancon inter la trono kaj la Eklezio.

Ĉildeberto la 1-a (naskiĝis en 497 en Reims, mortis la 13-an de decembro 558 en Parizo) estis franka reĝo, unu el la kvar filoj de Klodvigo la 1-a.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]