Klorata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klorata acido
Alternativa(j) nomo(j)
Hidrogena klorato
Kemia formulo HClO3
PubChem-kodo 19654
ChemSpider kodo 18513
CAS-numero-kodo 7790-93-4
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo,
ekzistanta nur en
akva solvaĵo 40%
Molmaso 84.45914 g mol−1
Smiles OCl(=O)=O
Denseco 1.28 g/cm3 (likva)
Fandopunkto 20 °C (253,15 K), solvaĵo 18%
Bolpunkto 40 °C (313,15), malkomponiĝas
Solvebleco Akvo:>40 g/100 ml (20 °C)
Acideco (pKa) -2,7
Ekflama temperaturo Nebrulema,
eksplodema substanco
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
01 – Risko pri eksplodo 03 – Eksplodema
05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H271, H314, H318
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P305+351+338, P310, P363, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Klorata acidoHClO3 estas klora oksoacido kaj formala antaŭanto de ĉiuj klorataj acidoj. Ĝi estas forta acido (Acideco (pKa)= -2,7) kaj forta oksidigagento. Ĝi estas senkolora likvaĵo, forte fumiganta en humida aero, kun blankigaj baktericidaj proprecoj. Ĝi estas produktata per reakcio de la sulfata acido kun "baria klorato".

Ba(ClO3)2 + H2SO4 → 2HClO3 + BaSO4

Ĝi estas stabila en malvarma akvosolvaĵo ĝis kiam koncentriĝo atingas 30%, kaj solvaĵo 40% estas preparebla per zorga vaporigo sub malalta premo. Pli alta ol tiuj koncentriĝoj, kaj sub varmigo, solvaĵoj kun klorata acido malkomponiĝas por estigi variaĵon da produktoj, same kiel:

8HClO3 is in a disfavored equilibrium with 4HClO4 + 2H2O + 2Cl2 + 3 O2

Rimarku ke la klorata acido misproporcias en "perklorata acido" en kiu la kloratomo havas oksidastaton +7 krom la 0 oksidastato de la klorgaso laŭ la redoksa reakcio. Tiamaniere ke, sub adekvataj kondiĉoj, ĝi same uzatas por estigi la perkloratan acidon.

3HClO3 is in a disfavored equilibrium with HClO4 + H2O + 2ClO2

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis unue malkovrita de Claude Louis Berthollet (1748-1822) kiu tute ne konsciis pri ĝia naturo. Li reakciis klorgason tra solvaĵo de kalia karbonato. Li suspektis ke la substanco estigita estis malsama ol la tiam konata "oksomuriata acido". Pli malfrue, Richard Chenevix (1774-1830), konfirmis lian suspekton, kaj nomis ĝin "hiper-oksomuriata acido", iom antaŭ esti unuafoje izolita.

Tamen ni ŝuldas al Louis-Nicolas Vauquelin (1763-1829) kaj Gay-Lussac (1778-1850) kiuj unue produktis ĝin laŭ ties pura stato. Krom ili, Humphry Davy (1778-1829) studis ĝin kaj erare konkludis ke ĝi estis komponita de du partoj de hidrogeno, unu de kloro kaj ses de oksigeno[2].

Mineralaj acidoj[redakti | redakti fonton]

Halogenidaj acidoj
HF Fluorida acido HCl Klorida acido HBr Bromida acido HI Jodida acido
HFO Hipofluorita acido HClO Hipoklorita acido HBrO Hipobromita acido HIO Hipojodita acido
HFO2 Fluorita acido HClO2 Klorita acido HBrO2 Bromita acido HIO2 Jodita acido
HFO3 Fluorata acido HClO3 Klorata acido HBrO3 Bromata acido HIO3 Jodata acido
HFO4 Perfluorata acido HClO4 Perklorata acido HbrO4 Perbromata acido HIO4 Perjodata acido

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]